Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/557

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. I. Asnes. — N-roj 293—296

N-ro 296.
NL. 7. IV. 1906

Kara kolego! — Pardonu, ke mi ĝis nun ne respondis viajn lastajn leterojn. Pro la malsano kaj morto de mia bopatro mi en la dauro de kelka tempo tute ne povis labori.

Laŭ via deziro mi sendis al vi en la pasinta semajno keston da libroj. Por ke vi havu pli grandan provizon da libroj, mi permesis al mi sendi al vi pli multe ol vi mendis (nome, anstataŭ 300/77 + 300/72 + 100/90 mi sendis: 600/77 + 300/72 + 200/64+ 100/17 + 100/90). Ĉar vi ne bezonas tuj pagi por ĉio, tial mi esperas, ke vi estos kontenta de la superflua sendo; sed se eble la superfluajn librojn vi ne bezonas, tiam vi povas en ĉiu tempo resendi ilin al mi, kaj mi deprenos ilian koston de via ŝuldo [1].

Laŭ via deziro mi sendas al vi nun kalkulon pri niaj reciprokaj ŝuldoj. Volu skribi al mi, ĉu vi trovas mian kalkulon en bona ordo.

La presprovaĵon de la artikolo de s-ro Dombrovski mi danke ricevis. Nun mi bedaŭrinde estas tro okupita, sed post 10—15 tagoj, kiam mi estos iom pli libera, mi sendos al vi artikolon rebatan, kiun mi petos vin publikigi en unu el la venontaj numeroj de via gazeto.

La diversajn adresojn de aprobintoj de Homaranismo mi ricevis kaj kore vin dankas [2].

La „Homaranismon“ mi decidis vendadi ne po 10 kop., sed por [3] 5 kop. (sen transsendo)[4] (por vi po 2½ kop.); tial mi petas, ke en la artikolo, kiun mi sendis al vi antaŭ 2 semajnoj, volu ŝanĝi, ke la Unua Rondeto elsendas la broŝurojn ne 15 ekz., sed 25 ekz. por 1 rublo. (Se oni mendos de vi, tiam vi povas doni tian rabaton, kian vi mem deziros.)

Klarigojn al ĉiuj adeptoj de Homaranismo mi povos sendi ne pli frue ol kiam mi havos la depresitajn ekzemplerojn de mia lasta0 sendita al vi artikolo („Cirkulera letero“). Ĉu vi ne forgesos presi por mi kaj sendi al mi 1000 ekz. de tiu artikolo? Mi estos al vi tre danka, se vi povos sendi al mi tiujn ekzemplerojn kiel eble plej baldaŭ. Eble oni povus presi ilin tuj, ne atendante ĝis la artikolo aperos en la gazeto? Mi volonte pagus por la presado pli multe, (por) [5] kaj ankaŭ por aparta kompostado, por nur havi la ekzemplerojn kiel eble plej frue.

Pardonu ke mi denove ŝarĝas vin per peto: mi petas vin, volu presigi por mi novan, pli grandan eldonon de la broŝuro „Homaranismo“, nome 5.000 ekz. en lingvo rusa kaj 5.000 en Esperanto. La koston de la presado volu enskribi en mian kalkulon.

La Adresaro de Esperantistoj serio XXVI estos preta post 3 ĝis 4 semajnoj.


  1. Sendi librojn en komision mi povas nur al vi; al aliaj personoj mi nun neniam sendas, ĉar mi jam tro multe perdis per komisioj.
  2. Ankaŭ en la eksterlando la Homaranismo vekis intereson kaj mi ricevas aliĝojn kaj mendojn de broŝuroj.
  3. la lasta litero forstrekita en la originalo.
  4. surskribita super la linio.
  5. forstrekita en la originalo.