V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
Al la Redakcio de „Ruslanda Esperantisto“
Kara sinjoro redaktoro! — Mi ricevis la unuan numeron de la „Ruslanda Esperantisto“ kaj mi sendas al vi mian dankon. Al la nova gazeto mi deziras la plej bonan sukceson. Mi deziras al ĝi, ke ĝi glore plenumu sian taskon, ke ĝi frate unuigu inter si ĉiujn foliojn de Espero kaj helpu ilin agadi sukcese per fortoj kunigitaj. Mi esperas, ke ambaŭ (—)[1] niaj ruslandaj organoj „Esperanto“ kaj „Ruslanda Esperantisto“ ĉiam reciproke sin helpados kaj subtenados kaj multe akcelos la ekfloron de nia afero en nia vasta regno.
Vortoj el albumo[2]
de s-ro Felix Moscheles, London
Ekzistas homoj, al kiuj la aĝo blankigas la harojn, sed tute ne tuŝas la koron, kiu restas ĉiam en plena freŝeco kaj juneco kaj ĉiam kun egala forto batas por ĉio bela kaj bona. Ĉiufoje kiam mi vidas tian homon, mi diras al mi: „jen estas bela minuto en mia vivo!“
10. Aŭgusto 1905 (unua kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer).
Alia paĝo el la sama albumo[3]
La unuaj esperantistoj ofte estis desapontataj, sed ne havis la vorton por esprimi sian desapontiĝon [4]. S-ro Moscheles kreis la vorton kaj proponis ĝin al mi. Sed ĉar nek en la tria kongreso esperantista nek en la gastama domo de gesinjoroj Moscheles mi trovis ion, kio min desapontus, tial ne trovante en la nuna minuto ian uzon por la vorto, mi ĝin forsendas al la vortaro, dezirante ke niaj amikoj ne tro ofte bezonu ĝin uzi en sia vivo.
- ↑ iu vorto forstrekita en la originalo.
- ↑ Aŭtografa albumo aparteninta al s-ro Felix Moscheles; nun en la posedo de f-ino Dusa Roche, 103 a Fulham Rd., London, SW. 3. (S-ro M. C. Butler persone faris por mia kolekto la kopion.) Intertempe (post lafordono de mia manuskripto) en „International Language V. 1928, paĝ. 161 aperis la 2 albumfoliaj vortoj de n-roj 298 kaj 299.
- ↑ Vidu la antaŭan rimarkigon!
- ↑ Skribita „desapotiĝon“; evidente Zamenhof intencis skribi „desapontiĝon“. Ĉu Zamenhof serioze proponis la uzon de „desapont-“ oni povas dubi; tamen tiu radiko estus ja utila: ĝi nun eniras ankaŭ la francan lingvon el la angla. (Noto de s-ro M. C, Butler.)