Redakcio deRuslandaEsperantisto - Moscheles - Corret. — N-roj297—301
Al d-ro Pierre Corret, Versailles
</ref>Duono [„Respondo“] de poŝtkarto kun respondo, sendita de d-ro P. C. kun peto forstreki la titolojn de la artikoloj en la „Fundamenta Krestomatio“, ne verkitaj de d-ro Zamenhof mem. D-ro P. C. kopiis la titolojn; d-ro Zamenhof forstrekis [la trastrekoj ĉi tie estas signitaj per krampoj!] kaj en du lokoj aldonis: „(pliparte de mi)“. Cetere komparu en „Lingvo Internacia“ XIX. paĝ. 340, la de „P. C.“ subskribitan artikolon [„Artikoloj“ verkitaj de d-ro Zamenhof mem en la „Fundamenta Krestomatio“]. En ĉi tiun libron mi envicigis kompreneble nur la originalajn artikolojn, do ne la tradukojn.</ref>
(poŝtstampo)Ekzercoj.
La novaj vestoj de la reĝo.
[Aleksandro Macedona.]
[Kiu estas la plej bona amiko de la viro?]
[La deveno de la virino.]
[La naskiĝo de la tabako.]
[Karagara.]
La virineto de maro.
Anekdotoj (pliparte de mi).
[Nokto.]
La hejmo de la metiisto.
[La forgesita pipo.]
[Arturo.]
[La nigra virino.]
La karaj braceletoj.
[Nur unu vorton.]
[La porcio da glaciaĵo.]
Bagateloj (pliparte de mi).
Fingra kalendaro.
El la poŝto.
La loĝejoj de la termitoj.
[Korespondado komerca.]
Kronika katara konjunktivito.
[La sunhorloĝo en Dijon.]
El la unua libro de la lingvo Esperanto[1].
Plena Gramatiko de Esperanto.
Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo.
Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia[2].
Kara sinjoro! — La historion de la vorto „vipuro“ mi nun jam bone ne memoras. Sed ĉar en la lastaj eldonoj de la universala vortaro troviĝis ne „vipero“, sed vipuro, tial mi tiun formon akceptis en la „Fundamenton“. Bedaŭrinde kiam mi legis kelkajn vortarojn de la „Kolekto Aprobita“, mi ne memoris, ke la vorto (eble pro simpla preseraro) hava[i]s [4] du formojn kaj tial mi lasis la vorton „vipero“; tiamaniere la esperantistoj, kiuj uzas tiujn vortarojn, uzas ankaŭ (sed sen ia speciala intenco) la formon kun „e“. Sed ĉar en la „Fundamento“ troviĝas la formo kun „u“, tial estus dezirinde, ke ĉiuj aŭtoroj
de vortaroj korektu en siaj verkoj tiun formon konforme al la „Fundamento“.
- ↑ komp. I.1.
- ↑ komp. III. 2.
- ↑ La letero aperis fotografita en „Internacia Radio-Revuo“, n-roj 13—14.
- ↑ „a[i]“ ne preseraro! Oni ne povas konstati, ĉu d-ro Zamenhof skribis „havis“ aŭ „havas“. Pro tio d-ro C. skribis leteron, kiun oni devas koni, por kompreni la respondon de d-ro Zamenhof en la sekvanta letero n-ro 302.