Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas finita, sed eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis, antaŭ ol la tuta verko povos esti eldonita, eldoni almenaŭ aparte la parton esperantan. La ĝis nun ankoraŭ nepublikigitan lastan parton de la „Proverbaro Esperanta“ mi publikigas nun en „La Revuo“, kaj poste la tuta verko eliros en formo de aparta libro.

Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la „Proverbaro Esperanta“ estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo de tiu parto, kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa). Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estos numeritaj, kaj en la fino de la verko estos presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj oni povas trovi ĉiun apartan temon.

L. L. Zamenhof.



N-ro 17.
1910

Antaŭparolo al „La Batalo de l’ vivo“

Wüster: Bat

„Al la Legantoj“ en „La Batalo de l’ vivo“. Rakonto de Dickens. Unua aparta eldono (1910) ĉe Stead kaj Hachette. (La traduko aperis la unuan fojon 1891 en „La Esperantisto“, paĝ. 12—15, 22—23, 28—31, 35—38, 45—46, 52—53, 67—70, 77—78.) Ĝi estas faksimilaĵo de la Zamenhofa originalo.

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.

Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron, aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto; tiel mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.