V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
Mi komencis rigardi la Universalan Vortaron kiel fiksitan nur post la Bulonja Deklaracio.
La vorto „legiono“, kiun mi uzis en la „Rabistoj“ estas simpla eraro; devas esti „legio“.
Kara sinjoro! — Laŭ mia opinio ambaŭ formoj (1. mi ne memoris ke la vorto havas kaj 2. mi ne memoris ke la vorto havis) egale bone povas esti uzataj; ĉio dependas de la nuanco, kiun vi volas doni al via penso.
Kara sinjoro! — Mi ricevis viajn leterojn de 15/XII kaj 25/XII kaj ankaŭ la monon. La adresojn, kiujn vi alsendis, mi enskribos kaj al la adresatoj mi sendos la Adresaron post 2—3 tagoj; ankaŭ al viaj mendintoj mi morgaŭ sendos.
La Adresaro 29 (kiu eliros en Marto aŭ Aprilo 1909) estos la lasta; novajn enskribojn mi nun jam ne akceptos plu. Tial se iu volus sin enskribigi per vi, vi povas lin sciigi, ke enskriboj jam ne estas akceptataj.
Kara kolego! — Kun granda plezuro mi ricevis hodiaŭ la librojn, enhavantajn vian doktoran tezon pri Esperanto [2]. Via grava kaj interesa verko estos por mi ĉiam tre agrabla memoraĵo.
Mi dankas vin tre kore.
- ↑ D-ro P. C. antaŭe skribis al d-ro Zamenhof la jenon: «Kara doktoro!— Tre kore mi vin dankas por via afabla respondo pri la vortoj „vipuro“ kaj „legio“. Pardonu, ke denove mi faras al vi demandon pri unu frazo de via letero. En ĝi estas la frazo: „Mi ne memoris, ke la vorto havis du formojn“, en kiu la vorto „havis“ estas korektita tiel, ke oni ne klare vidas, ĉu ĝi estas „havis“ aŭ „havas“. Tio ĉi min memorigas, ke en „La Rabistoj“ mi legis tiajn frazojn: „Mi sentis, ke oni levis la ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo“. „Fine mi ekaŭdis, ke la pordo malfermiĝis“. Kial estas en ili is kaj ne as kaj kion oni devas pensi pri ili kompare kun la frazo de l’ Fundamento: „Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon“? Bonvolu akcepti, kara doktoro, kun mia antaŭa tre kora danko, la esprimon de miaj plej respektaj kaj sindonaj sentoj. Pierre Corret.»
- ↑ Noto en la marĝeno: ankaŭ „Le Petit Parisien“.