Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/561

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pierre Corret - J. M. Dow. — N-roj 301—306

N-ro 305.
NL. 2. II. 1912

Kara kunfrato![1] — Se mi volus reeldoni la unuajn librojn pri Esperanto, mi devus antaŭe [2] proponi tiun reeldonon al la firmo Hachette; nur[3] en la okazo, se la firmo ne dezirus preni sur sin la eldonon, mi havus la rajton eldoni la librojn mem aŭ eldonigi ilin per ia alia firmo aŭ persono.

Mi devas tamen konfesi al vi, ke (almenaŭ en la nuna tempo) mi ne trovas utila la reeldonadon de tiuj verkoj kaj mi ne deziras, ke iu tion entreprenu.

Via opinio, ke mi iam petis pri represado de miaj verkoj, estas erara: mi fordonis de mi ĉiujn rajtojn nur pri la lingvo, sed mi neniam permesis, ke oni simple represu miajn personajn verkojn, ĉar mi, kiu kun tre granda malfacileco perlaboras la vivrimedojn por mia familio, ne povas permesi al mi tian luksan malavarecon. Estas vero, ke kelkfoje oni represis kelkajn miajn verkojn, eĉ ne demandinte min, ĉu mi tion permesas; sed, kvankam mi ne volis protesti kontraŭ tio, mi tamen ne povas diri, ke mi tion aprobas </ref>Cetere la leganto trovos ankoraŭ alian leteron al d-ro Corret, jam 1907 presitan, sub V. 31.</ref>.



Al s-ro J. M. Dow, (?) Anglujo


N-ro 306.
NL. 21. II. 1907 [4]

Kara sinjoro! — Al via demando mi povas respondi jenon: En la unuaj jaroj de Esperanto troviĝis diversaj personoj, al kiuj tio aŭ alia en la lingvo ne plaĉis. Ĉiu el tiuj personoj postulis, ke mi nepre faru en Esperanto tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn. Sub la konstanta bombardado de tiuj personoj mi fine cedis, kaj en la jaro 1894 mi publikigis en la tiama gazeto „Esperantisto“ projekton de diversaj formoj en Esperanto. (En tiu projekto mi forigis la supersignojn, la akuzativon, la deklinacion de la adjektivoj, la neromanajn vortojn k.t.p.)

Sed baldaŭ montriĝis, ke tio, kio en la teorio ŝajnis bona, en la praktiko nenion taŭgis, kaj ĉiuj reformistoj kaj malkontentuloj ekkriis, ke la proponitaj reformoj nur malbonigus la lingvon (ĉar al ĉiu plaĉis nur tio, kion li proponis). Tiam mi aranĝis voĉdonadon inter ĉiuj tiamaj esperantistoj; kaj ili decidis, ke oni faru en Esperanto neniajn reformojn. De tiu tempo ni jam ne parolas pri reformoj.

P. S. Via granda batalado kontraŭ la diversaj projektoj de novaj lingvoj ŝajnas al mi tute superflua, ĉar laŭ mia opinio vi batalas

kontraŭ fantomoj. Ili dissendas leterojn al diversaj personoj kiuj

  1. Ĉi tiu esprimo estas traduko de la franca esprimo „cher confrère“ uzita de tiuj kolegoj, kiuj estas doktoroj de medicino (laŭ sciigo de s-ro P. C.).
  2. la vorto interlinie postskribita.
  3. la vorto „nur“ postskribita en la marĝeno.
  4. La letero intertempe aperis en „International Language“ V. 1928, paĝ. 79—80.