V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
komprenas la plej gravajn europajn lingvojn kaj poste ili trumpetas al la mondo, ke tiuj personoj tuj komprenis iliajn leterojn pli ol leterojn en Esperanto. Sed tio ĉi estas ja nur trompa iluzio, kiun multaj personoj bedaŭrinde ne rimarkas, sed kiu tuj aperos, kiam oni volos lerni ilian „lingvon“. Poliglotaj personoj facile komprenos ilin ankaŭ se ili skribos angle, france, aŭ latine; sed ĉu kolektoj da vortoj kompreneblaj por poliglotuloj estas lingvo kaj povus servi al la tuta mondo? — Pri unu nutraĵo oni diras, ke inter siaj aliaj bonaj ecoj ĝi estas ankaŭ facile digestebla. Tiam aperis persono, kiu ekkaptis la vorton „digestebla“ kaj diris: „Mi tuj donos al vi nutraĵon pli bonan“. Li prenis simplan akvon, enmetis en ĝi iom da suko, donis ĝin al diversaj sataj personoj kaj demandis ilin: „Ĉu mia nutraĵo ne estas multe pli digestebla ol tiu?“ Kaj kiam li ricevis la respondon „jes“, tiam li trumpetis al la mondo, ke lia nutraĵo estas la plej bona. Sed baldaŭ venis infano malsata kaj provis tiun nutraĵon, kaj tiam ĝi kun kolero ekkriis: „jes, via nutraĵo estas digestebla, sed ĝi ja tute ne estas nutraĵo!“ Nur tiam la homoj rimarkis, ke por ke ia miksaĵo estu nutraĵo, ne sufiĉas ke ĝi estu nur digestebla por satuloj, — ĝi devas antaŭ ĉio esti nutra.
Al la „British Esperanto-Association“
Al la British Esperanto-Association mi sendas mian koran gratulon pro la ŝanĝo de la loĝejo. En la nova loko mi deziras al la Asocio plenan feliĉon kaj ĉiam kreskantan potencon.
(al la Direktanta Komitato)
Karaj sinjoroj! — Mi eksciis, ke s-ro Miller intencas represi miajn artikolojn „Pri reformoj en Esperanto“, kiujn mi verkis en la jaro 1894. La permeson por tio ĉi mi al s-ro Miller aŭ al alia persono ne donis. Se iu persono volos publikigi tian mian verkon sen mia permeso, mi rajtigas vin, sinjoroj, ke vi komencu en mia nomo leĝan persekutadon kontraŭ tiu persono.
(al ano ? de B. E. A.)
Kara sinjoro!— Kun plezuro mi legis en via letero de 21/XII la
sciigon pri via sukcesplena propagando.
- ↑ Ĝi ĉiurilate pravigas min, ĉar mi nepre rifuzis preni en mian kolekton la artikolojn pri reformoj de d-ro Zamenhof, kiujn li verkis en „La Esperantisto“ kaj kiujn li poste fakte abomenis, ĉar li skribis ilin kontraŭ sia interna konvinko.