Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/563

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dow - British Esperanto-Association - Hankel. — Nroj 306—313

Fari gramofonajn diskojn en Varsovio oni ne povas (almenaŭ mi nenion scias pri tio). Post la Antverpena Kongreso mi veturis speciale Parizon, laŭ la propono de la firmo Gaumont, por ke la firmo pretigu fono-kinematografaĵon de mia parolado; sed kvankam la mastro de la firmo tiam diris al mi, ke la rezultato estas tre bona, tamen mi de tiu tempo nenion aŭdis pri tio.

Preni ian pagon pro la frazoj, kiujn fraŭlino Fryer ĉerpis el mia Ekzercaro por sia lernolibro, mi absolute ne konsentas. Mi kore dankas la konsilantaron de via Asocio pro ĝia decido sendi al mi pagon, sed tiun pagon mi akcepti ne povas.

Al vi kaj al viaj estimataj gepatroj koran saluton de mi kaj de mia familio…



Al s-ino Marie Hankel, Dresden

N-ro 310.
P. 22. IV. 1907

Estimata sinjorino! — Ekzempleron de la unua eldono de mia unua lernolibro mi bedatirinde jam de longe ne havas.


N-ro 311.
P. 13. V. 1907 (poŝtstampo)

Kara sinjorino! — Vian leteron pri la kongreso mi danke ricevis. Pro la bela sukceso mi kore vin gratulas. Estos por mi granda plezuro konatiĝi kun vi en Kembriĝo.


N-ro 312.
P. 21. V. 1907

Estimata sinjorino! — Al la lernantoj vi devas ĉiam konsili, ke ili konstruu la frazojn kiel eble plej simple; sed en literaturo destinita por personoj, kiuj jam bone konas la lingvon, oni povas, pro oportuneco aŭ eleganteco, uzi ankaŭ konstruon pli liberan. —

Ŝanĝitajn adresojn mi nun jam pli ne presas. Volu sciigi pri via nova adreso la redaktoron de la jarlibro (s-ro F. de Ménil, ĉe la firmo Hachette et Cie, Paris). Volu skribi al mi, kion mi devas fari kun viaj 50 pf.


N-ro 313.
P. 9. XI. 1907

Kara sinjorino! — Kun vera plezuro mi ricevis vian libreton „Bilder vom dritten Esperanto-Kongreß“ kaj mi dankas vin kore. La eldono de tiu ĉi libreto povas esti tre utila por la sukceso de la kvara. Pri la Delegacio kaj la „Ŝanĝoj“ estu tute trankvila! En la historio de Esperanto ni jam havis kelkajn fojojn tiajn epizodojn, sed nia fideleco ĉiam venkis. Baldaŭ — espereble post 2—3 semajnoj — la Centra Oficejo dissendos „Nefermitan Leteron“, kiu ĉiujn trankviligos.

Koran saluton de mia edzino kaj de mi. . .

P. S. Koran saluton al s-ro Schramm kaj liaj helpantoj.