V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
Kara sinjorino! — Mi ricevis vian karton de 30/XII. Estu tute trankvila. Ĉiuj nuboj baldaŭ pasos. (Cetere tiuj nuboj eĉ havis absolute nenian gravecon kaj danĝerecon.) Kiam ni estos en Dresdeno, de la fantomoj jam restos nenia postesigno. — Koran saluton kaj novjarajn bondezirojn al vi, al d-ro Schramm kaj al ĉiuj, kiuj laboras por la kvara kongreso.
Kara sinjorino! — Kun plezuro mi prenus sur min la tradukadon de „Minna von Barnhelm“ por la kongreso, se vi trovas tion ĉi utila; sed bedaŭrinde la afero ne dependas de mia volo. La situacio estas jena:
Antaŭ 5—6 jaroj, kiam la afero de Esperanto staris ankoraŭ tre malforte, ni tre bezonis ian grandan libreldonan firmon, kiu sin okupus per la puŝado de nia afero. Tiam, por allogi al nia afero la grandan firmon Hachette kaj Kio, mi —laŭ lakonsilo de la Parizaj esperantistoj — kontrakte promesis al tiu firmo, ke ĉiujn miajn personajn verkojn mi publikigos ĉiam nur per tiu firmo. Tiamaniere mi estas nun kontrakte ligita, kaj se mi persone dezirus traduki „Minna von Barnhelm“, mi havus la rajton eldonigi ĝin nur per la firmo Hachette.
Tial se vi deziras, ke la komedio estu eldonita ne de Hachette, sed de la kongresa komitato, tiam vi devas komisii la tradukadon al iu alia persono.
En via versaĵo la vortoj „la hela ŝajno via“ estas ne bonaj; la esprimoj „la hela brilo via“ aŭ „la brila lumo via“ ambaŭ estas bonaj.
La afablan kaj gastaman inviton de la familio Arnhold ni principe akceptas kun plezuro kaj sincera danko; sed definitivan respondon mi nun ankoraŭ ne povas doni, ĉar mi nun ne povas ankoraŭ antaŭvidi kun plena certeco, kiel mi min aranĝos. Ĉar mia partoprenado donas al la kongreso karakteron iom personan, kaj tio ĉi naskas koleron de la flanko de niaj kontraŭuloj, tial mi ofte nun pensas, ĉu ne estus pli bone por la afero, se mi ne venus al la kongreso. Kompreneble tiu ĉi penso (kiun mi komunikas al vi konfidencie) estas nur sekreta, kaj ĝis la lasta minuto neniu ion scios pri ĝi. Cetere pri tio ĉi mi ankoraŭ poste konsiliĝos kun la Kvaro pli detale.
Se ni venos al la kongreso, ni venos espereble kun nia 19-jara filo kaj kun nia 18-jara .filino [1]
P. S. La Dresdena kongreso devas fariĝi granda manifestacio kontraŭ ĉiuj herostratoj, kiuj penas ruinigi kaj senkreditigi nian aferon
kaj semi malpacon en nia armeo.
- ↑ Se mi venos kune kun mia familio, en la nombro de kvar personoj, tiam mi kompreneble ne povos jam fari uzon el la afabla propono de la familio Arnhold, sed ni devas enloĝiĝi en ia hotelo.