Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/565

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marie Hankel. — N-roj 314—318

Por tiu ĉi celo estus tre utile, se kelkajn fojojn en la daŭro de la kongreso (precipe ĉe la malfermo kaj fermo de la kongreso) grandaj imponantaj ĥoroj kantu la himnon „La Vojo“. Eble vi volos zorgi pri tio ĉi? Eble vi post interkonsento kun s-ro Deshayes volos pretigi poŝtajn kartojn kun la muziko de tiu himno kaj rekomendi al ĉiuj kongresanoj lerni la kantadon de tiu himno? Mi petas vin, volu konsiliĝi pri tio kun la ceteraj Kvaranoj.


N-ro 316.
P. 22. II. 1908

Kara sinjorino! — Mi ĵus ricevis vian leteron de 20/II kaj mi rapidas respondi al vi, ke al la kvaranoj vi povas kuraĝe montri mian tutan leteron. Mia supozo ne veni al la kongreso devas resti sekreta nur por aliaj personoj (por ke tio ne malgrandigu la sukceson de la kongreso), sed ne por la organizantoj de la kongreso. Kontraŭe, kun la Kvaro kaj kun generalo Sebert mi volas rekte konsiliĝi pri tio, kaj mia veno aŭ ne-veno dependos de tio, kion ili trovos pli bona por la sukceso de la kongreso kaj por la bono de nia afero.


N-ro 317.
L. 10. III. 1908 [1]

Kara sinjorino! — Vi povas trankviligi viajn samkvaranojn, ke mi certe faros nenion, kio povus iom malgrandigi la sukceson de la kongreso. Se post pli longa pripenso la Kvaro trovos, ke mia veno estas necesa, mi certe venos.

S-ro Borel skribis al mi, ke la aktoro Reicher elektis por ludado la dramon de Goethe „Iphigenie auf Tauris“, tial mi post kelkaj tagoj tuj komencis la tradukon (per versoj) kaj mi penos, ke la tuta traduko estu nepre preta ĝis la flno de Majo.

Sed ĉu vi ne trovas, ke tiu tro klasika verko estos iom enuiga por la aŭskultantoj? Mi ne povas juĝi pri tio, ĉar mi neniam vidis tiun dramon sur la scenejo, mi lasas la decidon pri tio tute al la Kvaro kaj al s-roj Borel kaj Reicher.


N-ro 318.
L. 29. IV. 1908

Kara sinjorino! — Por akordigi la versaĵon „Kanto de studentoj“ kun la tradicia melodio, mi konsilas al vi ŝanĝi la unuajn versojn de ĉiu strofo en la sekvanta maniero (vi povas publikigi, ke mi donis mian permeson por la ŝanĝoj):

1. ĉoju, fratoj, ĝoju ni
2. Vivo nia kuras for
3. Kie gent’ de antaŭ ni
4. Vivu la Akademi’
5. Vivu, floru nia land’
6. Junulinoj, glor’ al vi
7. Kuru la malĝojo for.

  1. La originalon de ĉi tiu letero sinjorino Hankel (en Novembro 1918) donacis al prof-ro d-ro Darmstädter, Berlin, por la aŭtografo-kolekto Darmstädter en la reĝa biblioteko.