V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
Kara sinjorino! — Kun granda bedauro mi devas sciigi vin, ke mi ne povos veni Dresdenon. La stato de mia sano estas ne bona, kaj mi ne antaŭvidas baldaŭan pliboniĝon.
Kara sinjorino! — Mi danke ricevis vian leteron de 28/VIII </ref>Certe eraro! Komparu. la daton de la letero mem.</ref>. Mi intencas veni Dresdenon (kun mia edzino) la 9-an de Aŭgusto. Volu transdoni al s-ro Arnhold mian koran dankon por lia propono gastigi nin.
Kara sinjorino! — Hieraŭ mi skribis al vi, ke mi intencas veni Dresdenon je la 9-a de Aŭgusto; hodiaŭ mi rapidas sciigi vin, ke mi ŝanĝis tian intencon. Ĉar nun montriĝis, ke mia partoprenado en la antaŭkongresaj konsiliĝoj de la Lingva Komitato ne estas necesa, tial, por ne enporti malordon en la jam publikigitan programon de la kongreso, mi decidis nun veni ne pli frue ol en tiu tago kaj horo, kiu estas montrita en la programo, t. e. lundon la 17-an/VIII je la naŭa horo matene. Volu sciigi min, per kia vojo mi devas veturi, por ke mi alvenu ĝuste en la difinita loko kaj horo. Ĉu mi devas veturi per Berlino aŭ per ia alia urbo? Se mi devas veturi per Berlino, tiam volu sciigi min, je kia horo mi devas elveturi el Berlino, por ke mi venu Dresdenon ĝuste en la difinita horo?
S-ro Elb el Kötzschenbroda invitis min (antaŭ kelke da semajnoj), ke mi pasigu ĉe li la nokton antaŭ mia alveno Dresdenon. Ĉar mi ne scias, ĉu Kötzschenbroda troviĝas en mia vojo aŭ ne, kaj ĉu mia halto tie ne prezentos ian maloportunaĵon, tial mi skribis al s-ro Elb, ke mi ne povas doni al li respondon sen antaŭa konsiliĝo kun la organizantoj de la kongreso. Tial mi nun petas, volu min sciigi, ĉu vi konsilas al mi veturi rekte kaj senhalte ati halti en Kötzschenbroda (se ĝi troviĝas sur mia vojo)? (S-ro Elb petis, ke mi sciigu lin kiel eble plej baldaŭ).
Ĉar mia maniero de vivado en Dresdeno ne povos esti regula kaj mi ofte devos vidiĝadi kun diversaj personoj, esti en diversaj lokoj k.t.p., tial mi tre timas, ke nia gastado ĉe gesinjoroj Arnhold estos tre maloportuna por tiuj ĉi lastaj; ĉu vi ne trovas, ke estos pli konsilinde, ke mi loĝu en ia hotelo? Estus al mi malagrable, se mi sentus, ke mi enportas tro grandan malordon en la ordinaran vivon de gesinjoroj Arnhold.
Ĝis baldaŭa revido…
Kara sinjorino! — Mi rapidas sciigi vin, ke laŭ via konsilo mi venos Dresdenon lundon, la 10-an de Aŭgusto. — La ŝanĝo de