Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/567

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marie Hankel. — N-roj 319—326

mia decido estis kaŭzita de tio, ke mi timis, se mi venos pli frue, mi enportos grandan malordon en la programon; sed nun, kiam mi vidas el via letero, ke la oficiala akcepto en la stacidomo estas elstrekita el la programo, mi estas tre kontenta kaj tre ĝoja. — Mi elveturos el Varsovio morgaŭ (9-an) je la horo 11½ vespere, kaj nenie haltante mi venos rekte Dresdenon tra Berlino. La tute precizan horon de nia alveno mi ne povas diri al vi, ĉar mi ne havas sub la mano la kurslibron; sed mi supozas, ke mi alvenos Dresdenon ĉirkaŭ la 2-a aŭ 3-a posttagmeze.


N-ro 323.
P. 16. XII. 1908

Kara sinjorino! — Koran dankon por via amika gratula poŝta karto!


N-ro 324.
P. 5. II. 1909 (poŝtstampo)

Kara sinjorino! — Kun plezuro mi ricevis vian poŝtan karton, la folion pri la Saksa Ligo kaj la „Mitteilungen“. Koran dankon. Al d-ro Schramm mi sendis hodiaŭ leteron.


N-ro 325.
P. 24. VI. 1909

Kara sinjorino! — Vian tradukon de la „Espero“ mi ricevis kun plezuro kaj danko. — La skulptiston, pri kiu vi parolas, mi akceptos kun plezuro.

Al vi, al gesinjoroj Schramm kaj al niaj aliaj Dresdenaj amikoj koran saluton.


N-ro 326.
L. 7. VI. 1910

Kara sinjorino! — Mi ricevis vian leteron de 2/VI kune kun la subskribitaj „deklaracioj“. Pri tiuj ĉi lastaj mi devas konfesi al vi, ke la vojo, kiun vi elektis, ŝajnas al mi ne ĝusta. Nenia voĉdonado de la L. K-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto. Se la proponanto timas, ke la prezidanto ne aprobos lian proponon kaj ne aranĝos voĉdonadon pri ĝi, tiam sufiĉas, ke li kolektu sub sian proponon la aprobon de 5 komitatanoj, kaj tiam laŭ la regularo la prezidanto devas aranĝi voĉdonadon.

Tial se vi deziras, ke via entrepreno havu ian leĝan valoron, mi konsilas al vi, ke vi sendu la subskribitajn deklaraciojn al s-ro Boirac kaj petu lin, ke li, konforme al la regularo de L. K., aranĝu voĉdonadon.

Cetere pri via propono ni havos ankoraŭ okazon paroli pli detale buŝe, ĉar ni vidos nin en Vaŝingtono (aŭ eble ankoraŭ sur la ŝipo). Mi tre ĝojas, ke vi decidis veturi Amerikon; mi ankaŭ veturos, kune kun mia edzino. La ŝipon mi ankoraŭ ne elektis. Mi demandis generalon Sebert; se li veturos, tiam mi volus veturi per la sama ŝipo kiel li. Estus tre agrable, se ĉiuj Eŭropaj kongresanoj povus veturi per unu ŝipo; sed ĉar restis jam tro malmulte da tempo, mi dubas, ĉu tio ĉi estas farebla.