Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/568

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

N-ro 327.
P. 19. VI. 1910 (poŝtstampo)

Kara sinjorino! — D-ro Mybs sciigis min, ke li luis por mi lokon sur la ŝipo „Georgo Vaŝington“. Mi tre bedaŭras, ke ni ne veturos kune sur la sama ŝipo. Ĝis baldaŭa revido en Vaŝingtono.


N-ro 328.
P. 7. X. 1910

Kara sinjorino! — Danke mi ricevis la kajeron de „Das humanistische Gymnasium“. Mi legis la artikolon de Uhlig, sed ŝajnas al mi, ke ĝi enhavas nenion, kio estas represinda en la esperantistaj gazetoj. Tamen se vi deziras, ke mi sendu la broŝuron al iu el niaj francaj amikoj, volu skribi al mi, al kiu mi ĝin sendu, kaj mi volonte tion faros. Pri la Dresdena antaŭkongreso mi skribis pli detale al d-ro Arnhold.


N-ro 329.
P. 1910 (poŝtstampo ne legebla)

Kara sinjorino! — Kiam mi siatempe redaktis la germana-esperantan vortaron (eldonitan de Borel), ĝi estis afero tute senkulpa, ĉar ĝi prezentis nur konsilon pri novaj vortoj; tamen kelkaj personoj forte min atakis. Se mi nun eldonus pli grandan gramatikon, ĉiuj nekonsentantoj atakus min ankoraŭ multe pli. Persone mi tiujn atakojn ne timas; sed por nia afero ĉia polemiko, en kiun mi estus enmiksita, estus tre danĝera. Multe pli bone estos, se mi staros flanke kaj lasos la decidon pri ĉiuj dubaj demandoj al la Akademio aŭ al la verkistoj.

P.S. Miajn klarigojn mi povus doni nur en tia okazo, se pri tio petus min ne privataj personoj, sed la Lingva Komitato.


N-ro 330.
P. 13. X. 1910 (poŝtstampo)

Kara sinjorino! — Vian broŝuron mi sendis laŭ via deziro al s-ro Bourlet. Pri Krakovo mi nenion povas diri al vi, nek por nek kontraŭ, ĉar ĝis nun neniu alia urbo sendis ian seriozan inviton por 1912; tial ŝajnas al mi, ke bedaŭrinde ni havos nenian elekton.


N-ro 331.
P. 15. V. 1911

Kara sinjorino! — Vian interne kaj ekstere tre belan libreton „Sableroj“ mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.

Vi faris tre bone, ke vi kolektis viajn „sablerojn“ kaj eldonis ilin en formo de tre ĉarma kaj tre utila „briko“.


N-ro 332.
P. 30. VI. 1913

Kara sinjorino! — Mi persone nenion havas kontraŭ la uzado de „voki“ en la senco, kiun vi montris; sed mi dubas, ĉu la esperantistoj ĝin volonte akceptos, ĉar tio estas esprimo germana (aŭ pli vere: hebreabiblia), kiu por aliaj popoloj eble estos nekomprenebla aŭ eĉ stranga. En ĉiu okazo la aŭtoroj povas provi. En miaj verkoj mi uzas kelkfoje „voki al Dio“.