Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/569

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marie Hankel. — N-roj 327—335

N-ro 333.
L. 11. II. 1914

Kara sinjorino! — En la „Gennana Esperantisto“ mi legis, ke vi ĵus festis la 70-an datrevenon de via naskiĝo. Mi rapidas esprimi al vi, kvankam iom tro malfrue, mian sinceran, plej koran gratulon. La sorto permesu al vi ankoraŭ tre multajn fojojn festi tiun datrevenon en plej bona sanstato, en plej vigla humoro, kaj konservi ĝis la plej profunda maljuneco tiun eterne junan idealistecon kaj laboremecon, kiuj vin tiel bele distingas. Volu akcepti ankaŭ la koran gratulon de mia tuta familio.


N-ro 334.
L. 1915 sen dato

</ref>Laŭ la adresatino: skribita supozeble dum Septembro 1915. De ĉi tiu letero la Germana Instituto posedas ne la originalon, sed nur la

kopion de s-ino M. Hankel.</ref>

Kara sinjorino! —ĵam de longe mi decidis elpaŝi publike kun la afero de Homaranismo. Sed bedaŭrinde, kiel vi scias, la tuta mondo estas nun barita antaŭ mi. Tial mi turnas min al vi kun la peto: ĉu vi ne volos iom helpi al mi, se vi aprobas mian intencatan aferon?

Mi sendas al vi nun la tekston, kiun mi volas publikigi. Mi dezirus eldoni ĝin en 4 lingvoj kaj dissendi al ĉiuj gazetoj de la mondo kaj poste ankaŭ al multaj privataj personoj. Ĉu vi ne volos esti tiel afabla kaj traduki por mi la tekston en bonan lingvon germanan?

Eble vi povus ankaŭ iamaniere trovi personojn, kiuj tradukus mian broŝuron en la lingvojn francan kaj anglan? Mi mem bedaŭrinde ne povas nun komunikiĝi kun niaj eksterlandaj amikoj, ĉar — kiel vi verŝajne scias — el Varsovio oni povas skribi leterojn ekskluzive nur en Germanujon kaj ankaŭ nur en lingvo germana. Sed vi el via urbo facile povus komunikiĝi kun Svisujo, kaj aŭ vi trovos tradukantojn en tiu lando mem, aŭ per Svisujo vi povos trovi tradukantojn en Francujo kaj Anglujo (aŭ Ameriko).

Se vi persone ne aprobas la Homaranismon, mi kompreneble ne volas peti de vi ian laboron por afero, kiun vi ne aprobas; sed se vi aprobas mian entreprenon, mi estos al vi tre danka, se vi povos doni al mi tiun helpon, pri kiu mi petos.

Se vi volos respondi al mi, volu skribi germane, ĉar alie mi verŝajne ne ricevos vian leteron.


N-ro 335.
P. 9. I. 1917 [1]

Geehrte Frau Hankel! — Ihre Karte v. 19/XII, sowie auch die Broschüre des Herrn de Saussure habe ich dankend erhalten. Direkt

an Herr S. zu schreiben habe ich nicht die Möglichkeit, wollen Sie

  1. La sekvantaj leteroj (n-roj 335—337 kaj 371—374), skribitaj (pro la politika situacio) parte germane, parte france, montras, ke Zamenhof scipovis la germanan lingvon pli bone ol la francan. Mi donas ilin precize laŭ la originaloj, ŝanĝante kompreneble nenion kaj tradukante kiel eble plej laŭvorte.