Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/571

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marie Hankel. — N-roj 335—337

sehr schlechter Gesundheitszustand mich zwingt, meine ärztliche Praxis aufzugeben und ich keine andern Existenzmittel besitze, so wird meine Arbeit für mich leider eine Brotquelle sein müssen. Ich hoffe aber doch, daß es mir vielleicht gelingen wird, das Wörterbuch heftweise in meinem eigenen Verlag herauszugeben.

[Traduko:

Tre estimata sinjorino Hankel! — En la lasta tempo mi komencis, labori je granda (kompleta) vortaro germana—esperanta, kiu laŭ mia opinio estas la plej grava, kion ni bezonas nuntempe. Pri tio mi parolis siatempe en miaj „Lingvaj Respondoj“ (No 58); sed ĉar la Lingva Komitato ne volis preni sur sin ĉi tiun aferon, mi devis decidiĝi, preni ĝin sur min mem.

Kompreneble, unu persono ne povas esti kompetenta en ĉiuj fakoj, kaj mi komprenas tre bone, ke mia vortaro ĉiurilate estos tre malperfekta kaj mankoplena; sed oni iufoje devas fari komencon, kaj mia laboro povos servi kiel bazo, sur kiu la esperantistoj, iom post iom korektante kaj kompletigante, ĉiam povos plue konstrui kaj pliperfektigi. Mia vortaro kompreneble nepre ne havos oficialan karakteron, — ĝi estos nur provizora, helpa vortaro por tiuj, kiuj por iu ajn ideoesprimo ne povas trovi pli bonan vorton.

Ĉu vi ne povas diri al mi, ĉu — laŭ via scio — ne eble iu komencis labori je tia granda vortaro?

Ĉu estos permesate al mi, fini la grandan laboron (kiu daŭros ĉirkaŭe 5 jarojn), mi kompreneble ne povas antaŭdiri; sed ankaŭ se mi ne sukcesos, mia laboro tamen ne estos tute senutila, ĉar post mi ja aliaj povos daŭrigi la komencitan laboron.

Restas ankoraŭ la tre grava demando, ĉu mi trovos eldoniston. Ne estas dubo, ke mi tre facile trovus eldoniston, se mi povus doni mian laboron senpage; sed tio por mi bedaŭrinde estas tute neebla; ĉar pro tio, ke mia tre malbona sanstato devigas min, rezigni al mia kuracista praktikado kaj mi ne havas aliajn vivrimedojn, mia laboro por mi bedaŭrinde devas fariĝi vivofonto. Sed mi tamen esperas, ke mi sukcesos, mem eldoni la vortaron en kajeroj.]


N-ro 337.
L. 8. IV. 1917

[1]

(krajone skribita)

Sehr geehrte Frau Professor! — Mit Vergnügen habe ich Ihr wertes Schreiben v. 30/III erhalten. Empfangen Sie meinen herzlichen

Dank für alle Bemühungen.

  1. D-ro Zamenhof ne finis la leteron. Post lia morto lia edzino sendis ĝin kiel memoraĵon al s-ino Hankel, skribante en sia letero al ŝi: „Dieser Brief ist sein letztes Schreiben vor dem Tode und, leider, konnte er schon nicht ihn zuende bringen, weil er schon damals sehr leidend war, dennoch aber dachte er nicht, daß er so nahe am Grabe stand“. (Traduko: Ĉi tiu letero estas lia lasta skribaĵo antaŭ lia morto kaj li, bedaŭrinde, ne plu povis fini ĝin, ĉar li jam tiam estis tre suferanta, tamen li ne pensis, ke li staris tiel proksime al la tombo.) (La letero de Klara Zamenhof estas skribita la 1. VI. 17.)