Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/573

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marie Hankel - W. M. Bailey. — N-roj 337—341

Kun granda ĝojo mi legis la oferton, kiun vi faras al mi en la nomo de la Germana Esperanto-Asocio. Principe la Asocio tute certe estus la plej konvena eldonisto por mia vortaro, kaj mi tre ĝojos, se la afero efektiviĝos. Sed la Asocio tre bone devas pripensi, ĉu la afero ankaŭ en praktika rilato taŭgos por ĝi.

La cirkonstancoj devigas min, fiksi iomete altan prezon por mia laboro. Sed kiom ajn alta ĝi estos, ĝi ja pli aŭ malpli frue havigos al la eldonisto gravan profiton; sed ankaŭ estas eble, ke tia pura profito ne venos tiel baldaŭ kaj ke mi eble dum tempo longa, pro la sumo pagota al mi, estos ŝarĝo por la Asocio, kio kompreneble por mi estus tre malagrabla!

Do, mi petas, ke la Asocio, antaŭ ol ĝi decidos preni sur sin la aferon, zorge pripensu, ĉu la afero taŭgas por ĝi; se miaj postuloj ŝajnas al ĝi eble tro…[1] ĝi ne estu ofendata kaj simple rifuzu kiel neakceptebla…]



Al s-ro W. M. Bailey, Manchester

N-ro 338.
P. 10. V. 1908

Kara sinjoro! — Akceptu mian plej koran dankon por la tabelo da eraroj trovitaj en la Krestomatio, kiun vi sendis al mi. Kun miro mi vidis, ke la nova eldono havas tiom da eraroj! Kiam estos presata nova eldono, mi penos forigi ĉiujn montritajn erarojn. Ankoraŭ unu fojon mi kore vin dankas.


N-ro 339.
P. 29. IX. 1909

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis vian leteron kun la korektoj, kaj mi esprimas al vi mian plej koran sinceran dankon por via amika kaj tre utila laboro. Ĉe la plej proksima nova eldono de la Krestomatio mi atentos viajn montrojn.


N-ro 340.
P. 24. X. 1910

Kara sinjoro! — Akceptu mian plej koran dankon pro via detala letero kun la rimarkitaj preseraroj en la Krestomatio. Kiam la firmo Hachette sciigos min, ke ĝi intencas presi novan eldonon, mi certe faros uzon el ĉiuj montroj, kiujn vi tiel afable sendis al mi.


N-ro 341.
L. 12. III. 1912

Kara sinjoro! — Akceptu mian koran dankon pro la listo da eraroj, kiun vi sendis al mi por la venonta nova eldono de la Krestomatio. Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn vi proponas fari, mi pripensos, sed nur malmultajn el ili mi povos uzi, ĉar laŭ mia opinio estas utile, ke la stilo en la novaj eldonoj de la Krestomatio ne ŝanĝiĝu, malgraŭ tio, ke kelkaj formoj jam fariĝis nun arĥaismoj. Pardonu, ke pro ne bona

stato de mia sano mi ne povas skribi al vi pri tio pli detale.

  1. vorto ellasita.