V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al Bailey - Sergeant -
Kara sinjoro! — La „Duan Libron“ kaj la „Aldonon al la Dua Libro“ mi intencas reeldoni (per la firmo Hachette) post 3—4 monatoj.
Kara sinjoro! — Vian leteron kun la atentigo pri diversaj dubaj formoj en la Krestomatio mi ricevis kun sincera danko.
Al d-ro Lucien Sergeant, Boulogne-sur-Mer
Kara sinjoro! — Kun plezuro mi legis en la No 19 de la „Belga Sonorilo“ vian leteron el kiu mi vidis, ke niaj Bulonjaj amikoj, simile al ĉiuj aliaj niaj batalantoj, ankaŭ ne volas lasi, ke oni ilin blindigu kaj forlogu. Per la sendo de tiu letero al la „Belga Sonorilo“ vi faris al nia afero tre bonan servon.
Sed kun granda malĝojo mi legis en tiu sama gazeto la „Projekton de Deklaracio“ kiu estas por mi tute ne komprenebla.
Kion volas la autoroj de la Deklaracio? Kial ili volas nepre detrui mian Lingvan Komitaton kaj anstataŭigi ĝin per ia alia institucio? Ĉu ili ne komprenas, ke nenia maniero de elektado povas doni al ni tian senpartian kaj aŭtoritatan Akademion kiel nia nuna Lingva Komitato, en kiu troviĝas jam nun kaj povas aliĝi ankoraŭ poste ĉiuj plej gravaj esperantistoj? Ĉu ili ne komprenas, ke aranĝi voĉdonadon inter ĉiuj esperantistoj estas simple ideo freneza? ke la nombro de la esperantistoj konsistas plu el centmiloj, kaj aranĝi voĉdonadon inter ili ĉiuj, difini kiu havas kaj kiu ne havas la rajton voĉdoni, kontroli la regulecon kaj „leĝecon“ de tiu voĉdonado k.t.p. estas afero absolute neebla?
Kun kora saluto al vi kaj al s-ino Sergeant en la nomo de mia edzino kaj de mi. . .
Kara sinjoro! — Kun vera plezuro mi ricevis vian leteron de 3/VI. Al la grupo: „Verda Stelo“ volu transdoni mian koran saluton kaj deziron de plej bona florado kaj sukcesoj. Mi esperas ke via grupo tre baldaŭ de nove reakiros por via urbo tiun grandan simpation, kiun ĝi havis en la tuta mondo esperantista kaj kiu bedatirinde en la lasta tempo iom malfortiĝis pro la malfeliĉaj cirkonstancoj. Sed mi esperas ankaŭ, ke ĉiuj ombroj baldaŭ malaperos kaj la malnova grupo kun la nova laboros en plena unueco kaj en plena fideleco al tiu standardo, kiu la unuan fojon konkrete aperis ĝuste en via urbo.
Mi plene rajtigas vin montri mian leteron de la pasinta semajno al ĉiuj kaj ĉie, kie vi volas.