Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/575

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Andrews - Kimel - Holmes - Lederer. — N-roj 342—351

Al s-ro L. C. Andrews, Carshalton, Surrey


N-ro 346.
L. 19. X. 1909

Karaj sinjoroj! — La titolon de honora prezidanto de via grupo mi danke akceptas.



Al d-ro Kimel, Bucuresti


N-ro 347.
L. 15. XI. 1908 (poŝtstampo)

Kara sinjoro! — Kvankam mi ne aprobas la atakojn, kiujn oni faras kontrau vi, tamen en la nuna tempo, kiam kelkaj personoj penas fari malordon en nia tendaro, ni devas esti tre singardaj, kaj tial mi ne konsilas al vi paroli nun pri iaj novaj sufiksoj [1].


N-ro 348.
P. 6. I. 1910 (poŝtstampo)

E. S. — La plej grava leĝdonanto estas la uzado. Ĉar la plimulto jam de longe uzas „Rumanujo“ kaj „Bukareŝto“ kaj ĉar ekzistas nenia grava kaŭzo por tion ŝanĝi, tial mi konsilas lasi la formojn ĝisnunajn.



Al s-ro Ino T. Holmes, Bradford


N-ro 349.
L. (aŭ P. ?) 13. IV. 1909

Karaj sinjoroj! — La titolon de honora prezidanto de la Bradforda Esperantista Societo mi danke akceptas.


N-ro 350.
L. 20. VII. 1909

Kara sinjoro! — La dato de la cenzuro de la unua libro pri Esperanto en rusa lingvo estis 2-a dejunio (21 de Majo laŭ la tiama malnova stilo). La dato de la apero de la unua libro estis ĉirkaŭ la 21-a de Julio (t. e. proksimume en tiu sama tago, en kiu la pola eldono de la lernolibro ricevis la cenzuran permeson).



Al prof-ro Siegfried Lederer, Praha


N-ro 351.
L. 9. XI. 1909

Kara sinjoro! — Kun kora danko mi ricevis la unuan numeron de „Rund um die Welt“ kaj ankaŭ viajn verkojn (pri Plautus kaj la „Bildolibron sen bildoj“). Mi memoras bone vian nomon el la tempo volapüka, kaj mi ĝojas, ke post longa flankenstarado vi nun denove akiris konfidon al nia ideo kaj komencis energie labori por ĝi sub ĝia nuna formo. Ĝuste tial, ke vi aliĝis al ni ne tro rapide, sed post longa atendado, via aliĝo estas al ni des pli kara.

Al via laborado kaj al via gazeto mi deziras plej bonan sukceson.

  1. D-ro Kimel estis demandinta pri uzebleco de la sufiksoj „aĉ“ kaj „oz“.