V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al A. Pafomov -
Al s-ro A. Pafomov, Serpuĥovo (Ruslando)
Karaj sinjoroj! — Por la titolo de honora membro, kiun via societo donis al mi, mi sendas al vi mian koran dankon.
Al d-ro Edmund Sós, Wien
Kara sinjoro! — De ĉiuj esperantistaj gazetoj mi ricevas la peton, ke mi estu ilia kunlaboranto; sed bedaŭrinde tio estas por mi absolute ne ebla, ĉar dum la tuta tago min okupas mia profesio kaj dum la tuta vespero mi havas jam tiom multege da esperantistaj laboroj, ke mi ne povas preni sur min ian laboron novan.
Kara kunfrato![1] — Permesu, ke mi turnu min al vi kun la sekvanta persona peto: Mia filo, kiu antaŭ nelonge finis sian medicinan studadon en Lausanne, deziras nun perfektiĝi speciale pri la malsanoj de okuloj. Mi konsilas al li, ke li veturu Vienon, kie ekzistas specialaj „kursoj por kuracistoj“, gvidataj de diversaj docentoj. Sed mi ne scias, ĉu tiaj kursoj ekzistas nur dum libertempo aŭ ĉu ili funkcias dum la tuta jaro. Tial mi estus al vi tre danka, se vi volus informiĝi pri tio kaj skribi al mi, ĉu estas konsilinde, ke mia filo nun venu Vienon. Se ekzistas ia programo de tiaj specialaj kursoj por kuracistoj, mi estus al vi tre danka, se vi povus sendi al mi unu ekzempleron.
Kara kolego! — Mi ricevis vian leteron de 14/X kaj mi dankas vin tre kore pro viaj afablaj informoj. Nun mia filo jam decidis ne veturi Vienon, ĉar li ricevis la oficon de asistanto ĉe la profesoro de oftalmologio en Lausanne kaj antaŭhieraŭ tien forveturis.
Al s-ro Ivan Krestanof, Stara Zagora
Kara sinjoro! — Vian broŝuron mi danke ricevis. — Por eldoni bulgaran tradukon de la artikolo „Essence et avenir…“ mi volonte donas al vi mian permeson. La traduko devas aperi ne sub mia nomo, sed sub mia pseŭdonimo „Unuel“. Sendi al vi ian noton aŭ artikolon
mi ne povas.
- ↑ komp. la noton 1 al V.305!