Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/577

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Edmund Sos - Ivan Krestanof - E. Deligny - Boirac. — N-roj 352—360

N-ro 357.
P. 2. V. 1912 (ricevita)

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis vian libron, al kiu mi deziras plej bonan sukceson. Pardonu, ke mi ne skribas pli multe, ĉar vi komprenas, ke mi devas eviti ĉian publikan laŭdadon aŭ mallaŭdadon de libroj.



Al s-ro E. Deligny, Saint Omer


N-ro 358.
P. 11.1.1911

Kara sinjoro! — La elparolado de Esperanto estas tute konforma, (kompreneble krom la supersignitaj literoj) al la latina elparolado, kiu estas uzata en mia lando. Via artikolo estas bona. Feliĉan jaron.


N-ro 359.
P. ? I. 1903

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi legis vian informon pri la novefondita grupo en via urbo kaj pri la du kursoj, kiujn vi aranĝis. Mi kore salutas la novan grupon kaj mi deziras al vi la plej bonan sukceson. Pri la vastigado de Esperanto, mi povas diri al vi nenion novan krom tio, kion vi trovas en la esperantaj gazetoj. Nia afero progresas nun rapide kaj potence. Mian portreton mi nun bedaŭrinde ne havas. —



Al rektoro Boirac, Dijon


N-ro 360.
L. 15. XII. 1911

Kara sinjoro! — Antaŭ unu monato mi sendis por la Oficiala Gazeto kelkajn „Respondojn“ kaj inter ili estis unu, kiu koncernis la Lingvan Komitaton. Mi petis tiam s-ron Chavet, ke li sendu la tekston de tiu respondo al vi, kaj ke li presigu ĝin nur en ia okazo, se vi ĝin aprobas. Ĉar mi ĝis nun ne scias ankoraŭ vian opinion pri tiu „Respondo“, tial mi nun skribas al vi aparte.

Laŭ mia opinio estus tre utile, se vi donus al ĉiuj komitatanoj ian laboron:

a) tiam oni ĉesus plendi, ke la Komitato nenion faras kaj ke la titolo de komitatano estas nur titolo honora, kiu elvokas konstantan envion kaj atakadon;

b) la forto de la 200 kompetentuloj, kiuj nun nenion faras, estus efike eluzata por nia afero (se 200 kompetentaj personoj laboros, ili povas ja alporti al nia afero grandegajn servojn!).

Se iu komitatano ne plenumas sian taskon, oni povas eksigi lin. Tiam ni ne havus tiun malvivan korpon, kiu al ĉiu pikas la okulojn, kaj estas kaŭzo de konstanta ironiado; tiam ni ne havus tiajn faktojn, ke ekzemple iu laboras kontraŭ Esperanto kaj absolute nenion faras por Esperanto kaj tamen li estas membro de nia Lingva Komitato!

(kiel ekzemple s-ro . . .

[1])

  1. mi ne presigis la nomon, ĉar la komitatano ankoraŭ vivas.