Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/578

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al Boirac - M. Ŝidlovskaja

Ŝajnas al mi, ke estus pli bone komisii al la komitatanoj krei provizoran Vortaregon, kaj difini por ĉiu lian parton en la komuna tasko. Du cent laborantaj kompetentuloj povus plenumi tiun taskon en plej mallonga tempo kaj la rezultato estus efektive gravega. Kia estas via opinio pri tio?



Al s-ino M. Ŝidlovskaja, Dmitrovo (Moskvo)

N-ro 361.
L. 24. I. 1912

Kara sinjorino! — Vian belan libron „Tri Rakontoj“ (de Tolstoj) mi ricevis kun plezuro, kaj mi kore vin dankas.

Al via deziro dediĉi al mi vian tradukon de „Princo Serebrjanij“ mi danke donas mian konsenton. Mi ankaŭ donas mian konsenton al tiu frazo, per kiu vi intencas komenci vian antaŭparolon.



Al s-roj T. C. Martin M. D. kaj Freeman W. Crofts,

Coleraine, Irlando


N-ro 362.
L. (aŭ P.?) 12. III. 1912

Karaj sinjoroj! — Se la Brita Esperantista Asocio deziras, ke mi portu la titolon de honora prezidanto de la kvina Brita kongreso, mi danke akceptos tiun honoron. Sed ŝajnas al mi, ke pro diversaj kaŭzoj estus pli bone, ke la kongreso ne proponu al mi tiun titolon (ĉar tiam ĉiuj aliaj naciaj kongresoj pensus, ke ili devas imiti vian ekzemplon).



Al s-ro H. Bolingbroke-Mudie, London


N-ro 363.
L. (aŭ P.?) 9. VII. 1912

Kara sinjoro! — Reveninte Varsovion, mi trovis vian afablan inviton por la malferma kunveno de U.E.A. Sed bedaŭrinde mi devas sciigi vin, ke pro diversaj kaŭzoj mi decidis, ke en Krakovo mi partoprenos oficiale nur en la malfermo de la komuna kongreso; en ĉiuj aliaj kunvenoj mi aŭ tute ne partoprenos, aŭ partoprenos nur kiel esperantisto tute privata, t. e. „inter la amaso“.


N-ro 364.
L. (aŭ P.?) Bad Neuenahr, 4. VIII. 1913

Kara sinjoro! — Tre malĝojigis min via sciigo, ke vi ne povas veni Bernon. Pro via forestado la kongreso multe perdas. Sed mi komprenas tre bone la gravecon de la kaŭzo kiu devigas vin foresti, kaj kompreneble, neniu sur via loko povus agi alie. Vian sciigon pri la bona progresado de nia afero en Britujo mi legis kun plezuro. Veni Londonon al la kongreso medicina mi bedaŭrinde ne povas, ĉar la stato de mia sano tion absolute ne permesas. Mi restos en Neuenahr ĝis la 22-a aŭ 23-a de Aŭgusto. Mi deziras al vi feliĉan vojaĝon kaj feliĉan revenon.