Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/579

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Martin - Crofts - Bolingbroke-Mudie - Schmid. — N-roj 360—367

N-ro 365.
L. (aŭ P.?) Bad Neuenahr, 11. VIII. 1913

Kara sinjoro! — Mi tre ĝojas, ke vi venos Neuenahron kaj pasigos kun mi unu tagon. Pri la tago kaj horo de via alveno volu min sciigi, por ke mi povu atendi vin en la stacidomo.



Al s-ro J. Schmid [1], Bern


N-ro 366.
L. 18. IX. 1913

Kara sinjoro! — Reveninte hejmen kaj rememorante nun la belajn tagojn de Berno, mi sendas al vi mian koran gratulon pro la bonega aranĝo de la kongreso. Vi multege laboris, sed vi povas almenaŭ diri al vi, ke via laboro ne perdiĝis vane. Ĉu vi nun jam iom ripozis?

En la ĉambro de nia hotelo en Berno kuŝis bela kuseneto kun verda stelo kaj la vortoj „En la mondon venis nova sento“; ĉar neniu ion diris al mi pri tiu kuseneto, tial mi pensis, ke ĝi estas apartenaĵo de la hotelo. Nur en la momento de nia forveturo la hotelmastro diris al mi, ke la kuseneto estas destinita por mi, sed li ne diris, kiu ĝin alsendis. Supozante ke la donaco venas de fraŭlino via filino, mi petas volu transdoni al ŝi... Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon kaj al viaj estimataj gefiloj mi sendas plej koran saluton de mi kaj de mia tuta familio.


N-ro 367.
L. 11. VI. 1914

Kara sinjoro! — Mi…Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon ricevis vian leteron de 27/V kaj mi dankas vin kore pro via penado por la kongreseto de Homaranoj.

Mi tute konsentas, ke ni atendu. Eĉ se troviĝos nur 20 partoprenontoj, ni povos aranĝi la kongreseton en Berno, sed ... se tiuj 20 personoj efektive kaj propramove havos sinceran intereson por la homaranismo. Sed se ĝis la fino de Julio promesos veni nur…Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon malmultaj personoj, kiuj volos veni pro scivoleco, ĉar ili loĝas proksime de Berno, aŭ ĉar oni forte agitis kaj forte petis ilin, — tiam eble estos pli bone, ke ni ne aranĝu la kongreseton en Berno. Cetere ni povas atendi kaj la finan decidon ni faros en Parizo. Tial por mi estas tre interese, scii, kiuj estas la personoj, kiuj aliĝis.

Ni devas nur peni, ke la esperantistoj sciu pri la kongreseto; sed perforte varbadi ni, laŭ mia opinio, ne bezonas; ĉar mi ripetas, ke laŭ mia opinio estas pli grave havi nur 20 partoprenantojn, kiuj havas intereson por la afero, ol 50 partoprenantojn indiferentajn. Personoj, kiuj mem ne havas en sia koro la homaranismon, prezentus por ni nur malhelpon, ĝenus la liberecon de nia diskutado kaj malfaciligus

la akcepton de iaj decidoj.

  1. S-ron Schmid mi tre dankas pro la alsendo de la originaloj. Mi ne plu povis mencii lin en mia antaŭparolo, ĉar ĝi jam estis presita, kiam mi ilin ricevis.