Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne povis citi, ĉar mi ne posedas aŭ ne vidis ilin. Se oni fidinde (t. e. precize citante la titolon, la jarkolekton, la paĝojn) informos min pri aliaj fontindikoj, mi estos tre danka kaj eble povos citi ilin en ebla suplemento.


La surskriboj en la gazeto „La Esperantisto“ estas faritaj de Zamenhof mem; mi ne estas certa, ĉu en la aliaj gazetoj faris ilin Zamenhof mem aŭ la redaktantoj de la koncernaj gazetoj. Kie mi dubas pri la Zamenhofeco, mi donas ilin en krampoj.

*       *
*


A. EL „LA ESPERANTISTO“ 1889—1895

Kie Zamenhof subskribis artikolojn kun sia plena nomo[1] aŭ kun la komencliteroj L. Z., mi, por ŝpari la spacon, ne notis tion sub la teksto, sed per la signo Z antaŭ la surskribo de l’ koncerna artikolo aŭ antaŭ la nombro, kia citas la paĝojn.

Pri la ne subsignitaj artikoloj en „La Esperantisto“, oni ĉiam devas atenti la notojn pri „redakcio“ kaj „administracio“, por konstati, kion Zamenhof skribis sen sia nomo. Cetere oni devas, ne nur juĝante laŭ la stilo (kio povus erarigi, ĉar Zamenhof korektis ĉiujn artikolojn laŭ stilo kaj gramatiko), kontroli la enhavon de la diversaj artikoloj. Ĉe kelkaj — post detala komparo kun aliaj artikoloj — evidentiĝas (kelkfoje eĉ nur el unuopaj frazoj), ke Zamenhof skribis ilin. Kie mi ne estis tute certa pri la Zamenhofeco, mi ne akceptis la tekstojn en la kolekton. Ĝenerale tio rilatas artikolojn, kies enhavo ne estas grava.


En „La Esperantisto“ troviĝas multegaj „Respondoj al la amikoj“, kiuj parte estas la antaŭirantoj de la postaj „Lingvaj Respondoj“. Mi diras „parte“, ĉar ili enhavas krom:

1. lingvaj respondoj ankaŭ

2. respondojn de ĝenerala enhavo, kiuj rilatas la lingvon entute, la propagandon ktp. kaj

3. pure personajn aŭ negocajn respondojn.

  1. Ĝis la fino de l’ jaro 1891 Zamenhof en la germane verkitaj artikoloj de la gazeto, ankaŭ en la gazetkapo, kiu enhavas lian adreson en franca lingvo, skribas sian nomon: „Samenhof“. La nomo estas germana nomo kaj ne, kiel supozis kelkaj francaj samideanoj pro la finiĝliteroj „of“, rusa nomo. Komp. V. 7.