Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/580

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

N-ro 368.
L. 29. VI. 1914

Kara sinjoro! — Vian lastan leteron (de 27/V) vi finis per la vortoj: „Post kelkaj tagoj mi ree raportos al vi“. Tamen ĝis nun mi ricevis de vi nenian pluan sciigon, kvankam mi skribis al vi antaŭ 4 semajnoj.

Ĉar nun restas jam tre malmulte da tempo, kaj mi devas scii, kian materialon mi devas prepari por la kongreseto [1], tial mi kore petas vin, se vi havas iom da libera tempo, volu sciigi min:

1. Kiaj estas la nomoj de tiuj personoj, kiuj ĝis nun aliĝis al la kongreseto;

2. Ĉu vi ne ricevis iajn leterojn kun gravaj opinioj por aŭ kontraŭ la kongreseto mem, pri la dezirinda karaktero de la kongreseto aŭ pri (la [2]) dezirindaj ŝanĝoj en la Deklaracio?



Al s-ro W. Hahn, Leipzig


N-ro 369.
L. 27. I. 1914

Estimata sinjoro! — Statistikan materialon mi bedaŭrinde tute ne posedas. Mi gvidas min ĉiam nur per tiu materialo, kiun mi trovas en la jarlibro de la Pariza „Centra Oficejo“. Ia fidinda materialo, koncernanta speciale Rusujon, ne ekzistas; tamen povas esti, ke vi ricevos ian malgrandan materialon de la eldonanto de la gazeto „Ondo de Esperanto“; mi konsilas al vi, ke vi vin turnu al li. (La adreso estas: Moskvo, Lubjanskij Projedz No. 3.)

Pro la kompara facileco-malfacileco de la lernado de diversaj lingvoj mi bedaŭrinde ankaŭ povas doni al vi nenian bonan konsilon. Mi eĉ ne imagas al mi, kiamaniere oni povas starigi tabelon pri tio, ĉar mi neniam okupis min pri tia demando. Tamen, se vi publikigos vian peton en la esperantistaj gazetoj, tiam eble troviĝos personoj, kiuj povas doni al vi konsilojn kaj materialon.



Al f-ino Margarethe Noll, Kopenhagen [3]


N-ro 370.
L. 29. VIII. 1914

Kara sinjorino! — Antaŭ 3 tagoj mi sendis al vi telegramon, kiu eble vin mirigis; tial mi nun volas doni kelkan klarigon.

Kune kun mi elveturis al la Pariza kongreso mia frato Felikso kun sia edzino. Ni veturis kune ĝis Berlino, kaj poste ni disiĝis.

Kiam komenciĝis la milito, mi kun mia edzino sukcesis ankoraŭ reveni Varsovion (post 14-taga laciga veturado tra Germanujo, Svedujo, Finnlando k.t.p.); sed kio fariĝis kun mia frato kaj lia edzino, — ni absolute nenion scias. Pasis jam pli ol 4 semajnoj post ilia elveturo,

kaj ni havas pri ili absolute nenian sciigon! Iliaj infanoj tute malesperas.

  1. vidu la antaŭan leteron!
  2. trastrekita en la teksto.
  3. La cenzuristo de ĉi tiu letero estis samideano N. 0. Evstiféieff. Li skribis je la fino de la letero: „Skribu germane ½-¼/X“.