Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/583

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Margarethe Noll. — N-roj 371—372

De mia frato ni havis la sciigon, ke li kun sia edzino jam troviĝas en Peterburgo kaj dum ĉi tiuj tagoj jam estos en Varsovio.

Kiel mi skribis al vi en miaj, verŝajne perditaj, leteroj, mi devis reiri kun mia edzino tra Svedujo kaj Finnlando.

Pardonu, ke mi nun denove ĝenos vin kun peto. Ĉar nia tuta pakaĵo (2 kofroj) perdiĝis en Köln, mi antaŭ 4 semajnoj sendis al vi leteron por s-ro Junker en Köln, petante, ke li esploru la aferon, en la Köln-a stacidomo. Sed ĉar mia letero verŝajne perdiĝis, mi petas vin, ke vi bonvolu skribi al s-ro August Junker (Hohestraße 26, Köln a. Rh.) nefermitan poŝtkarton kaj demandi en mia nomo, ĉu li ne aŭdis ion, kie troviĝas nia pakaĵo kaj ĉu ne estas eble, ekspedi ĝin al mia nevo Julian Meisel en Berlino.

La du kofroj havas flavbrunan koloron, ambaŭ enhavas sur la kovrilo la literojn „K. Z.“ kaj je la flankoj karton kun mia nomo. La kopio de la pakajbileto estas jena:

Dato 31.7. Kontroldistrikto Berlin
Pakaĵbileto No 640
Pri 2 pecoj por 2 biletoj
De Berlin-Friedrichstraße al Köln-H.
Vagonaro N-ro Pezo kg. 56
26 Freto kaj fretalpago 7 M.
Kun kora saluto
L.Z.
 

.

Bonvolu ankaŭ skribipoŝtkarton al mia nevo Julian Meisel W. 15, Meinekestraße 16—17, Berlin, kiu enhavu la jenon: Li demandu en la stacidomo Friedrichstraße, ĉu tie estas mia pakaĵo kaj ĉu ne estas eble al li, preni ĝin kaj reteni ĝin ĉe si. Informu lin ankaŭ pri la priskribo de miaj kofroj kaj la kopio de mia pakaĵbileto.

Ankoraŭfoje mi petas vian pardonon, ke mi tiel ĝenas vin.]


N-ro 372.
L. 6. XI. 1914

Chère Mademoiselle Noll! — Je vous remercie pour votre carte de 27/IX que j’ai reçue hier. Les lettres que vous m’avez écrites avant la carte (en allemand) me sont parvenues aussi.

Aux mois d’Août et Septembre je vous ai écrit 3 ou 4 lettres (d’abord en Esperanto et puis en allemand). II me semble que vous ne les avez pas reçues, car vous n’en faites aucune allusion. C’est pour cette raison que j’essaie maintenant de vous écrire en français. Je vous répète donc ma sincère reconnaissance pour la peine que vous êtes donnée avec les télégrammes échangés entre moi et mon frère. Il est déjà de retour et vous remercie aussi. J’ai voulu vous envoyer l’argent que je vous dois pour les télégrammes, mais notre poste n’accepte pas maintenant l’argent pour l’étranger. Je vous prie donc de bien vouloir m’excuser, si je ne peux vous rendre ma dette qu’après la fin de la guerre.