V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al
liefern, ich weiß aber nicht ob du dieselben erhalten hast. Von dir haben wir nur ein einziges Mal Nachricht erhalten, nämlich jetzt durch Frl. Noll. Wir befinden uns alle vollkommen wohl. Adam arbeitet als Arzt, Lili besucht die Schule. In unserem Leben hat sich absolut nichts geändert, nur die ärztliche Praxis ist natürlich weit kleiner. Wie befinden sich Onkel Konstantin und Tante Elisabeth? Wie befinden sich Onkel Heinrich und Alexander? Von Onkel Heinrich haben wir absolut keine Nachricht; teile ihm mit, daß seine Familie sich vollkomen wohl befindet.
Herzliche Grüsse von uns allen [1].
P. S. Korrespondierst du nicht mit Onkel und Tante Levite? Weißt du nicht, ob die Söhne der Tante Marie leben?
[Traduko:
Kara sinjoro Mahn! — La telegramon kaj ankaŭ la tradukitan leteron de fraŭlino Noll (de la 31. X.) mi kun danko ricevis. Bonvolu en mia nomo korege danki al f-ino Noll pro la klopodoj farataj de ŝi por ni. Kompreneble mi tre volonte permesas, uzi mian bildon por la eldonota verketo. Novan fotografajon de mi mi bedaŭrinde ne povas rekomendi, ĉar jam de longa tempo mi ne fotografatigis min. Fotografaĵon el la jaro 1908 f-ino Noll eble ricevos ĉe Bieber en Berlino aŭ ĉe Meyer en Dresden. (Mi tre volonte sendus iun, sed bedaŭrinde mi posedas eĉ ne unu ekzempleron.) Por la postmilita kongreso laŭ mia opinio Kopenhagen estos tre taŭga loko, se niaj danaj amikoj volos preni sur sin la penon. Mi petas f-inon Noll, ke ŝi transdonu al la danaj esperantistoj mian koran suluton. — Nun kelkaj vortoj por mia filino:
Kara Sofio! Kun granda ĝojo ni helpe de s-ro Mahn kaj f-ino Noll telegrafe kaj letere ricevis sciigon pri vi. Ĉiukaze ne maltrankviliĝu, eĉ ne tiam, kiam vi dum tre longa tempo ne ricevos sciigojn de ni, ĉar la korespondado estas ligita kun grandaj malfacilaĵoj. En la lastaj kvar monatoj mi petis plurajn personojn, transdoni al vi sciigojn pri ni, sed mi ne scias, ĉu vi ricevis ilin. De vi nur unu solan fojon ni ricevis sciigon, nome helpe de f-ino Noll. Ni ĉiuj tute bonfartas. Adamo laboras kiel kuracisto, Lili vizitas la lernejon. En nia vivo ŝanĝis absolute nenio, nur la kuracista praktiko kompreneble estas multe pli malgranda. Kiel fartas onklo Konstantino kaj onklino Elisabeto ? Kiel fartas onkloj Henriko kaj Aleksandro ? De onklo Henriko ni havas absolute neniun sciigon; sciigu lin, ke lia familio tute bonfartas. Korajn salutojn de ni ĉiuj.
P. S. Ĉu vi ne korespondas kun geonkloj Levite? Ĉu vi ne scias, ĉu la filoj de onklino Mario vivas?]
- ↑ Sophie Zamenhof ne revidis la patron. Ke li mortis, tion ŝi (laŭ sciigo de f-ino Noll) aŭdis per rusa gazeto, kiu raportis pri la morto de l’aŭtoro de Esperanto (la 25. IV. 1917).