Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/592

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


3. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!

4. Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

5. La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

|}

N-ro 6a.
Lasta strofo de la „Preĝo sub la verda standardo“[1]


Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine!



  1. D-ro Zamenhof mem ne presigis ĝin en la „Krestomatio“. Do, ĝi hodiaŭ estas malmulte konata. Ĝi estas publikigita el „Tra la mondo“ n-ro 2 (kiu ne estis al mia dispono) en „British Esperantist“ II. 1906, n-ro 14, paĝ. 18. Cetere ĝi ankaŭ troviĝas en „Deveno kaj Historio de Esperanto“, n-ro 2, Praha, 1908, paĝ. 8—12 je la fino de la kongresa parolado en Boulogne-sur-Mer; sed tie Zamenhof ne citis ĝin, sed nur la strofojn 1—5.