Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/598

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al,met,i al Vi,a leter,o la „vort,ar,o,n”, kiu,n oni pov,as facil,e en,met,i en ĉia,n leter,o,n; al person,o,j kiu,j jam el,lern,is la lingv,o,n, Vi pov,as send,i, leter,o,j,n sen la vort,ar,o).

La lingv,o Esperanto, frukt,o de long,a,j labor,o,j, est,as lingv,o plen,a, tut,e pret,a kaj ekster,ordinar,e facil,a. Pro si,a grand,a grav,ec,o, ekster,ordinar,a facil,ec,o, praktik,ec,o kaj bon,son,ec,o la lingv,o Esperanto en mal,long,a temp,o trov,is mult,eg,e da amik,o,j en ĉiuj land,o,j kaj ili,a nombr,o konstant,e kaj rapid,e kresk,as. Ni esper,as, ke ankaŭ Vi, sinjor,o, help,os, kiom Vi pov,os, la afer,o,n. de tiu ĉi lingv,o kaj Vi vol,os ankaŭ dis,don,i kaj dis,send,i kelk,a,n nombr,o,n de la vort,ar,et,o,j (kun,e kun la antaŭ,parol,o) al Vi,a,j amik,o,j kaj kon,at,o,j kaj ankaŭ al ali,a,j person,o,j, al kiu,j Vi trov,os util,e send,i.

La malgrand,a vort,ar,o en,hav,as en si la tut,a,n lingv,o,n Esperanto kaj kost,as tre mal,mult,e (1 vort,ar,o kost,as 3 kopek,o,j,n; 100 vort,ar,o,j kost,as 2½ rubl,o,j,n = 5 mark,o,j = 6 frank,o,j); tial ĝi pov,as est,i dis,don,at,a kaj dis,send,at,a en grand,a nombr,o. La amik,oj de la lingv,o tut,mond,a ne forges,u, ke ju en pli grand,a nombr,o la vort,ar,oj dis,ir,os en la mond,o, des pli rapid,e ni,a afer,o ven,os al la cel,o.