Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/602

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiu vol,as ĉiam sci,i pri la progres,ad,o de la lingv,o Esperanto, al tiu ni rekomend,as la gazet,o,n „La Esper,ant,ist,o”. Ĝi el,ir,as (en la lingv,o,j Esperanto kaj german,a) unu foj,o,n en la monat,o kaj kost,as (kun trans,send,o) 58 kop. por la ¼ jar,o. Redaktor,o: Chr. Schmidt, en Nürnberg, Spittlerthorgraben 33.




Est,as prepar,at,a,j kaj el,ir,os post mal,long,a temp,o la post,ir,ant,a,j verk,o,j, kiu,j,n ni varm,eg,e rekomend,as al ĉiu,j amik,o,j de la lingv,o Esperanto:

a) Kolekt,o da nov,a,j verk,o,j skrib,it,a,j en la lingv,o Esperanto. Tiu ĉi libr,o el,ir,os per 10 kajer,o,j. La kost,o de ĉiu kajer,o est,as 25 kopek,o,j (kun poŝt,a trans,send,o — 30 kop.). Kiu send,as antaŭ,e por ĉiuj 10 kajer,o,j, tiu pag,as anstataŭ 2½ rubl,o,j nur 2 rubl,o,j,n (kun poŝt,a trans,send,o 2 rubl,o,j 25 kop.). La unu,a kajer,o el,ir,os en Oktobr,o. Ni pet,as send,i la antaŭ,pag,o,n kiel ebl,e pli fru,e.

b) Nom,ar,o de la person,o,j kiu,j el,lern,is la lingv,o,n Esperanto. Tiu ĉi libr,o elir,os per apart,a,j kajer,o,j (po 1000 nom,o,j en ĉiu kajer,o). La kost,o de ĉiu kajer,o est,as 10 kop. (kun trans,send,o—12 kop.). Kiu send,as antaŭ,e por 10 kajer,o,j, tiu pag,as anstataŭ 1 rubl.o—nur 60 kop. (kun trans,send,o 75 kop.). La unu,a kajer,o el,ir,os en Oktobr,o.


La grand,iĝ,ad,o de la literatur,o est,as tre grav,a por la feliĉ,a progres,ad,o de la lingv,o inter,naci,a. Sed la el,don,ad,o de verk,o,j postul,as tre grand,a,j,n ofer,o,j,n, kaj la literatur,o pov,as grand,iĝ,ad,i nur tiam, se la amik,o,j ĝi,n energi,e sub,ten,ad,os, regul,e aĉet,ant,e la verko,j,n, kiu,j est,as el,don,at,a,j en tiu ĉi lingv,o.