Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 3.
paĝ. 17—18

Z Tutmonda ligo de Esperantistoj[1]

La legantoj memoras, ke ne volante preni sur min la tutan respondecon por la sorto de nia lingvo, mi fordonis ĝin en la manojn de la kongreso, kiu estis esperata laŭ la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo. Sed nun pasis jam pli ol 11/2 jaroj, kaj la kongreso bedaŭrinde ne efektiviĝis, kaj pro la indiferenteco de la instruituloj ĝi jam kredeble neniam efektiviĝos. Dume la afero restis sen kondukanto. Kvankam[2] de multaj flankoj oni sin turnas ankoraŭ ordinare al mi mem kun diversaj proponoj, sed mi ne havas jam la privilegion nek akcepti nek malakcepti la faratajn proponojn kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo. Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto en la lingvo kaj ŝanĝadi ĝin ĉiutage laŭ mia propra volo, tiam la afero baldaŭ tute detruiĝus. Ankaŭ se mi volus esti mem la kondukanto de la laboroj, la afero ne malproksime irus, ĉar mi, unu sola persono, estas tro malforta. Ni bezonas nun havi ian ligon aŭ akademion, kiu estante kreita de la amikoj mem, estus aŭtoritata por ĉiuj amikoj de nia afero. La kreadon de tia ligo mi intencas nun proponi al niaj amikoj.

El la „Aldono al la Dua Libro“ la legantoj eble memoras ankoraŭ, ke mi konsilis, ke en la okazo se la kongreso Amerika ne efektiviĝos, la amikoj de nia afero faru mem kongreson aŭ fondu akademion ne pli frue ol en la jaro 1893. Ĝis tiu tempo, t. e. en la daŭro de la unuaj 5 jaroj, en la lingvo laŭ mia opinio nenio devus esti ŝanĝata kaj la tuta laborado de la amikoj devus havi la celon nur fortigi kaj vastigi nian aferon. Sed multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori; ili volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun. Ili forgesas, ke pacienco estas la unua kondiĉo, sen kiu nia sankta afero povas baldaŭ fali en grandan danĝeron. Mi ripetas, ke mia persona opinio restas ankoraŭ nun tiu sama kiel antaŭe, t. e. ke la kelkajn unuajn jarojn[3] ni ne devas pensi pri plibonigado de la lingvo (kvankam la plej granda parto de la farataj proponoj tute ne plibonigus la lingvon); sed nur pri ĝia fortigado kaj vastigado. Sed ne volante sur min solan preni la tutan respondecon por nia grava afero, ne volante ke oni vidu en mia maniero de laborado aŭtoran obstinecon aŭ la timon perdi la multan monon kiun mi enmetis en nian sanktan aferon, — mi proponas nun mem, ke niaj amikoj jam nun fondu tutmondan ligon, kaj en la manoj de tiu ĉi ligo kuŝos nun la

  1. La artikolo estas verkita kaj en germana lingvo kaj en Esperanto.
  2. „kvankam“ ĉi tie en la senco de „tamen“.
  3. teksto: la kelkaj unuaj jaroj.