Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuta sorto de nia afero. Tiu ĉi ligo estu la sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero. La ligo estos kreita de niaj amikoj mem, kaj la decidoj de la ligo prezentos la decidojn de la plejmulto de la amikoj de nia afero. Mi promesas al tiuj ĉi decidoj mian tutan obeon, kaj mi esperas, ke ankaŭ por ĉiuj niaj amikoj la decidoj de la ligo estos sanktaj, kaj neniu, al kiu nia ideo estas kara, volos labori kontraŭ la decidoj de la ligo, se ili eĉ ne plaĉos al li.

En unu el la venontaj numeroj de la „Esperantisto“ mi donos mian projekton de statutoj por la tutmonda ligo de esperantistoj. Sed antaŭ ol mi presos mian projekton, mi petas ke ankaŭ la aliaj amikoj sendu al la redakcio siajn[1] projektojn. Kelkaj el la plej bonaj projektoj estos presitaj en la „Esperantisto“, kaj la projekto, kiu la plej multe plaĉas al niaj amikoj, estos akceptita.

La plej gravaj demandoj, kiuj devas esti priparolitaj en la projektoj, estas:

1. Kio estas postulata por fariĝi membro de la ligo?

2. Kie la ligo prenados la rimedojn materialajn por sukcesa laborado?

3. Kiel devas esti organizataj la kluboj lokaj kaj en kia rilato ili devas stari al la ligo?

4. De kiuj personoj kaj per kia maniero la ligo devas esti administrata?

5. De kiuj personoj kaj per kia maniero devas esti farataj la decidoj tuŝantaj la ŝanĝojn en la lingvo?

La sendotaj projektoj kompreneble ne devas esti sole nudaj respondoj je la donitaj demandoj, sed ili devas klare priparoli la tutan organizacion de la ligo kaj ĝian laboradon. Ni petas sendi la projektojn eble pli frue. Mi estos tre danka al la amikoj, se ili sendos la projektojn en du ekzempleroj: unu al la redakcio de la „Esperantisto“ kaj unu al mi mem.

N-ro 4.
paĝ. 18

Z Letero al la amikoj[2]

Multaj el niaj amikoj kredeble forte miras aŭ eble eĉ koleras min, ke en la lasta tempo mi estas tiel neakurata en la korespondado, en la elsendado de libroj k. c. Multaj leteroj adresitaj al mi restis ankoraŭ sen respondo, kaj ankaŭ la eldonado de la promesitaj verkoj iras tre malrapide. Mi petas, ke la amikoj bonkore min pardonu, ĉar ĝi venas ne el mia kulpo. Mi forlasis Varsovion kaj mi loĝos nun en alia urbo,

  1. teksto: iliajn.
  2. Ne „letero“ en la propra senco de l’ vorto; komp. la noton 1 al II. 1.