Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed la loko de mia konstanta loĝado ne estas ankoraŭ pozitive decidita. Ĝis mi min tute ordigos en mia nova loko, pasos ankoraŭ kredeble 2—3 monatoj. En tiu ĉi tempo, malgraŭ mia plej bona volo, mi ne povas esti tute akurata. Mi esperas tial, ke miaj amikoj pardonos al mi mian senvolan neakuratecon kaj malrapidecon. Ankaŭ en nia gazeto mi ne povas en tiu ĉi tempo tiel multe labori, kiel mi volus. En la venonta numero de la „Esperantisto“ mi donos al miaj amikoj mian novan adreson[1]; ĝis tiu tempo (kaj eĉ poste) oni povas ĉiam skribadi al mi laŭ mia adreso malnova. Mi esperas, ke mia neakurateco plej baldaŭ finiĝos.

Koran saluton al la proksimaj kaj malproksimaj.

N-ro 5.
paĝ. 23

Z Respondoj al la amikoj

Al s-ro J. R. kaj aliaj amikoj en Svedujo. — De kelkaj flankoj viaj proponoj estas tre bonaj. En la alfabeto efektive estus utile fari ian ŝanĝon; sed restas la demando, kiel ĝin fari kaj kiu devas kaj povas ĝin fari? Multaj ŝanĝoj estas proponataj al la aŭtoro de ĉiu flanko, ĉiu proponas laŭ sia bontrovo; sed se la aŭtoro volus ĉiutage ŝanĝi la lingvon, tiam la tuta afero ja nenion taŭgos. La aŭtoro ne havas jam la privilegion fari ŝanĝojn laŭ sia opinio, kaj aŭtoritata kompetenta akademio ankoraŭ ne ekzistas. Nun kio restas fari? La respondo estas: 1. la ŝanĝojn, kiujn vi proponas, skribu en formo de artikolo, montrante klare la vojon, per kiu la ŝanĝoj povas esti farataj, kaj tiun ĉi artikolon ni penos presi en la „Esperantisto“, por ke ĉiuj amikoj povu ĝin pripensi kaj priparoli, tiam estos teorie decidita ĉu viaj proponoj estas bonaj; 2. helpu aŭ montru la vojon por baldaŭa fondiĝo de aŭtoritata akademio, kaj tiam viaj proponoj ankaŭ praktike povas baldaŭ esti deciditaj — Ne sufiĉe estas stari sur la flanko kaj montri malbonaĵon: ni devas labori, ke la efektiva aŭ ŝajna malbonaĵo sen danĝero por la afero mem estu baldaŭ anstataŭita per plibonaĵo.

N-ro 6.
 

Al s-ro R. en Biela. — Fari ion por nia afero povas ĉiu, se li eĉ loĝas en la plej dezerta vilaĝo. Se vi faros al vi regulon dissendadi ĉiumonate aŭ ĉiusemajne certan nombron da vortaretoj (kun antaŭparolo) al diversaj personoj, tiam vi alportos al nia afero multe pli grandan utilon, ol multaj el niaj amikoj, kiuj loĝas en grandaj urboj.

  1. komp. II. 10.