Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 7.
paĝ. 24

Al s-ro G. en Varsovio. — Ankaŭ al vi mi varmege rekomendas la „vortareton kun la antaŭparolo“. Nia plej grava laboro devas esti ĉiam pligrandigadi la nombron de la personoj, kiuj ellernis nian lingvon; ĉia alia laboro estas flanka. Antaŭ ĉio ni devos penadi, ke nia afero stariĝu sur fortaj piedoj en la mondo; ĉio alia venos jam per si mem.

N-ro 8.
 

Al s-ro R. en Moskvo[1]. — Sinjoro B. estante ankoraŭ en Varsovio havis ĉiam la kutimon, paroladi „ni laboris“, „ni faris“ k. c. Sed efektive li absolute nenion ankoraŭ faris, li ne alportis ankoraŭ eĉ unu novan amikon al nia afero, kaj eĉ sian propran „promeson“ li ankoraŭ ne alsendis. Mi ripetas, ke ĉiu kiu ne faras al si en la fino de ĉiu monato la demandon „kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero“, tiu ne povas sin nomi amiko-laboranto de nia afero, se li eĉ tute bone ellernis la lingvon.

1890

N-ro 9.
paĝ. 27

Z Respondoj al la amikoj

La plej koran gratulon je la venanta nova jaro kaj la plej bonajn dezirojn al ĉiuj amikoj de nia afero. Mi petas pardoni al mi ke mi ne povis sendi kartojn apartajn.

N-ro 10.
 

Al miaj korespondantoj. — Mia nova adreso nun estas: D-ro L. Zamenhof en Cherson (Rusujo). Se iu skribos laŭ mia adreso malnova (Varsovio), mi la leteron ankaŭ ricevos, sed kelkajn tagojn pli malfrue.

N-ro 11.
 

Al s-ro M. en S. Peterburg. — Via energia laborado estas tre laŭdinda; sed via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se vi uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ[2] la personoj, kiujn vi gajnis por nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se vi povus gajni unu aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.

  1. teksto: Moskovo.
  2. teksto: anskataŭ.