Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 12.
paĝ. 32

Z Respondoj al la amikoj

Pri la adresoj[1]. — Granda nombro de niaj amikoj ĝis hodiaŭ ne sendis ankoraŭ al la aŭtoro siajn[2] nomon kaj adreson. Tial ĝis hodiaŭ en la „Adresaro“ mankas ankoraŭ la nomoj de multaj niaj amikoj (aparte ekster Rusujo). Ni ripetas nun per la gazeto nian peton, ke ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto kaj konsentas, ke oni skribu al ili en tiu ĉi lingvo, devas sendi siajn[3] nomon kaj plenan adreson al la aŭtoro de la lingvo Esperanto (Adreso: D-ro L. Zamenhof en Cherson, Russie). Estas tre grave, ke la nomoj de ĉiuj niaj amikoj sin trovu en la „Adresaro“, tre grave por nia afero kaj ankaŭ por la diritaj personoj mem.

N-ro 13.
 

Al kelkaj senkuraĝaj Esperantistoj. — Ne sen intereso por vi eble estos la jena letero de unu el niaj amikoj: „En la komenco mi vane penis trovi en nia urbo amikojn por nia afero; ĉie mi renkontis rifuzon, kaj post kelkaj malfeliĉaj provoj mi jam perdis la kuraĝon kaj ĉesis labori, konsolante[4] min per la opinio, ke la mondo ne estas ankoraŭ matura por nia afero kaj ni devas atendi pli bonan tempon. Sed post kelka tempo mi faris ankoraŭ unu provon, kaj ĝi prosperis al mi trovi unu amikon por nia afero. Kune kun tiu ĉi nova amiko mi nun iris al mia unua rifuzinto kaj ni komencis denove la parolon pri la lingvo Esperanto. Vidante nun ke mi jam ne estas la sola malsaĝulo en nia urbo, la dirata persono denove tralegis la broŝuron, pripensis ĝin pli serioze kaj fariĝis baldaŭ ankaŭ varma amiko de nia afero.“

N-ro 14.
paĝ. 33

Z Pri nia Ligo

Por respondo je nia peto en la No. 3 de la „Esperantisto“ (Decembro 1889) ni ricevis de diversaj flankoj projektojn por la Regularo de la kreota Ligo de Esperantistoj. Al ĉiuj sendintoj ni esprimas nian koran dankon. Sed, laŭ nia opinio, bedaŭrinde neniu el la senditaj projektoj povas esti uzata. Preskaŭ ĉiuj ili havas unu ĉefan eraron: ili estas tro abstraktaj. Tre ofte estas en ili renkontataj la vortoj: „oni“ devas fari, „oni“ devas elekti — sed ne estas dirite kiu kaj kiel. Ne havante ankoraŭ aŭtoritatan juĝantaron, kiu povus konsiliĝi pri la detaloj kaj plenigi ilin, ni devas havi Regularon tute difinitan[5] kaj klaran, por povi jam fari la komencon. La senditaj projektoj estas

  1. Ĉi tiu kaj la sekvanta respondo II. 13 estas presitaj kun literoj sen supersignoj (ĉ = ch ktp., ŭ = u).
  2. teksto: ilian.
  3. teksto: iliajn.
  4. teksto: konstante.
  5. teksto: definitan.