Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankaŭ tiel malegalaj inter si, ke estus tre malfacile elekti, kiu estas pli bona, kaj se ni volus lasi la decidon de tiu ĉi demando al la multaj legantoj, la demando neniam estus finita. Tial por ne perdi tro multe da tempo, ni permesas nun al ni doni nian propran Regularon kaj ni petas por la unua tempo akcepti ĝin tiel, kiel ĝi estas. Se poste montriĝos, ke nia Regularo estas ne praktika, ĝi ja povos poste en ĉiu tempo esti ŝanĝita (laŭ la § 19); sed almenaŭ tiam ni jam scios, kiu povas juĝi pri la Regularo kaj aliformigi ĝin, dum nun ni ne havas ankoraŭ difinitan[1] juĝantaron por elekti inter la projektoj.

Nia Regularo estis preta jam antaŭ kelkaj monatoj; sed antaŭ ol presi ĝin, ni volis aŭdi la opinion kaj la konsilojn de ĉiuj[2] amikoj kaj tial ni petis, ke oni sendu al ni diversajn projektojn, por ke ni povu kompari ilin kun la nia kaj en okazo de bezono fari en nia Regularo kelkajn ŝanĝojn kaj plibonigojn. Nun, traleginte la alsenditajn projektojn, ni vidas, ke ni nenion gravan ellasis en nia Regularo kaj ke ĝi nun povas jam ricevi vivon. Tial ni prezentas nun nian Regularon al niaj amikoj kaj ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se ni hodiaŭ sciigos publike, ke de la tago hodiaŭa la Ligo jam estas fondita. Ni petas la amikojn de nia afero komenci de hodiaŭ ilian laboradon, kaj Dio donos sian helpon al nia penado por la sankta afero.

Nia Regularo estas bone pripensita kaj fondita sur la praktika sperto, kiun nia du-jara publika laborado donis al ni. Nenio nun baras al ni la vojon por jam fari la komencon. Komenci disputadon pri la apartaj flankoj de la Regularo estas laŭ nia opinio superflue, ĉar, ni ripetas: 1) la disputado kaj analizado neniam finiĝus; 2) se kelkaj flankoj de la Regularo poste montriĝos ne praktikaj, la Ligo povos jam mem ilin ŝanĝi sur vojo klara kaj difinita[3], sen disputoj kaj malordoj.

Kelkaj el la plej varmaj amikoj de nia afero estas absolute kontraŭ ĉia kreado de Ligo. Nun kiun obei? Se la aŭtoro havus la materialan eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur sian[4] propran respondecon; sed bedaŭrinde li la eblon ne havas. Tial Ligo devas esti fondita; sed ni ĉiuj veraj amikoj povas ĉiam penadi per nia voĉo kaj agitado retenadi la Ligon de ĉia facilanima paŝo, kaj se nia opinio efektive estas vera kaj praktika, nia voĉo espereble estos obeata. Se tamen nia voĉo restos sen rezultato kaj la voĉo de la plejmulto restos kontraŭ nia opinio, tio ĉi devos montri al ni, ke ni eraras, kaj pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto. Malordon en la afero ni timi ne devos, ĉar malordo venas nur[5] tiam, se batalas du egalfortaj partioj (kiel ekzemple en Volapük la Akademio kaj la Aŭtoro); sed en nia afero estos ĉiam nur unu aŭtoritato (la Akademio, kreita de la amikoj mem) kaj leĝdonanta ĉiam estos nur la voĉo de la plej-

  1. teksto: definitan.
  2. teksto: ĉiaj.
  3. teksto: definita.
  4. teksto: nian.
  5. teksto: unu.