Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

multo. Se ni mem obeados al la plejmulto, tiam ankaŭ ĉiuj[1] aliaj obeados al ĝi kaj en nia afero regados[2] ĉiam eterna konsento.

La „Ligo Internacia de Esperantistoj“ estas fondita! Ni esperas ke de la minuto, kiam niaj amikoj finis la legadon de nia nuna artikolo, ili tuj kun sankta energio komencos sian laboradon, t. e. ili penados la plej baldaŭ fondi lokajn klubojn ĉiu en sia urbo. La fondado de kluboj laŭ nia Regularo estas afero tre facila: ĉiu devas nur peni trovi inter siaj amikoj kaj konatoj kiel eble plej grandan nombron da personoj, kiuj promesos ĉiumonate doni kelkan monan oferon por nia afero. Ĝis ĉiu klubo elektos sian reprezentanton kaj kolektantojn, ĉiu amiko de nia afero devas esti mem la reprezentanto kaj kolektanto en la rondeto de siaj konatoj.

Amikoj! En la intereso de la homaro kaj en la nomo de nia sankta granda celo antaŭen al la laboro! Ni esperas ke jam en la venonta numero de nia gazeto ni povos kun ĝojo doni la sciigon[3] pri multaj fonditaj lokaj kluboj. Ni laboru kaj esperu!

N-ro 15.
paĝ. 34—36

Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj[4]

§ 1.La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon[5], kiu, estante sennacia kaj pure homa, servus por ĉiuj komunikiĝoj inter personoj de malsamaj popoloj kaj por ĉiuj verkoj, kiuj havas signifon ne sole por unu lando kaj nacio. La fina celo de la Ligo estos atingita tiam, kiam por ĉiu homo estos sufiĉe, scii ekster sia propra lingvo nur la lingvon neŭtrale homan, por jam sen bezono de ia alia lingvo povi libere kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo.

§ 2.Por neŭtrala lingvo de l’ mondo estas elektita la lingvo „Esperanto“, ĉar ĝi montris sin la plej oportuna por tiu ĉi celo; sed lasi tiun ĉi lingvon en ĝia unua formo aŭ ŝanĝi ĝin dependas de la decidoj de la Ligo.

§ 3.La tuta sorto de la lingvo Esperanto sin trovas en la manoj de la Ligo kaj neniu havas super tiu ĉi lingvo ian personan privilegion aŭ aŭtoritaton. La Ligo povas enkonduki en la lingvon ĉiujn plibonigojn kaj ŝanĝojn, kiuj estos necesaj, kaj la decidoj de la Ligo estas leĝdonantaj por ĉiuj amikoj de la lingvo internacia Esperanto.

  1. teksto: ĉiaj.
  2. teksto: reĝados.
  3. teksto: sciiĝon.
  4. Ĉi tiu artikolo estas verkita de d-ro Zamenhof, sed kelkloke ŝanĝita en Nürnberg. Komparu la sekvontan artikolon II. 22 „Pri la Ligo“, paĝ. 53—54 de „La Esperantisto“ 1890! Plue komp. II. 18 la „Respondon al s-ro B. en Moskvo“ en „La Esperantisto“, paĝ. 52! Kaj precipe ankaŭ la leteron al Guminskij 21. VII. 1890 — V. 127. Ĉi tiu letero montras, ke Zamenhof en „La Esperantisto“ tro milde kritikis la Nürnberganojn. — La artikolo estas verkita samtempe en germana lingvo.
  5. Komp. la noton 2 sur paĝ. 39.