Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
„…Kiam ni mem volas scii, ĉu nia afero progresas aŭ ne, ni devas esplori la faktojn internajn.“
L. L. Zamenhof.


ANTAŬPAROLO

La celo de ĉi tiu libro estas, kolekti ĉion, kion d-ro L. L. Zamenhof originale verkis en Esperanto. — La hodiaŭa esperantistaro konas sian „majstron“ (li mem tute ne ŝatis ĉi tiun epiteton — pro tio mi ankaŭ ne plu uzos ĝin en ĉi tiu libro!) kiel tradukanton; sed ankaŭ en la rondo de la plej malnovaj hodiaŭ vivantaj gesamideanoj nur tre, tre malmultaj sufiĉe konas lian originalan verkaron, kaj inter la personoj, kiuj konas ĝin pli bone, ol la aliaj, ekzistas nur malmultaj, kiuj ĝin konas en ĝia tuta amplekso. Pro tre simpla kialo! Oni ja kolektis la kongresparoladojn de Zamenhof, sed ne la multajn artikolojn, kiujn li verkis dum la unua periodo de Esperanto, dissemitajn en maloftaj libretoj kaj malnovaj gazetoj, kaj ne liajn leterojn, kiuj bedaŭrinde grandparte malaperis. Fakte estas tre urĝa tempo, fari tian, kiel eble plej kompletan, kolekton, ĉar kelkaj gazetoj kaj libretoj de la unua periodo fariĝis jam tiel maloftaj, ke neniu samideano hodiaŭ sukcesos, havigi al si kompletan bibliotekon de la unua periodo. Ankaŭ multaj Zamenhofaĵoj de la postaj periodoj estas nur tre malfacile haveblaj. Mi konas eĉ ne unu personon aŭ bibliotekon, kiu disponas pri kompleta trezoro de ĉiuj ĝis nun presitaj Zamenhofaĵoj. Kaj neniu ĝis nun kolektis la Zamenhofajn leterojn. Pro tio estis jam iomete komplika afero por mi, kunporti la materialon, kiun enhavas ĉi tiu libro. Mi ankaŭ ne simple povis fordoni la kolektitan materialon al la presisto, ĉar ĝi estas tro valora, kaj ankaŭ pro diversaj aliaj kaŭzoj mi devis kopiigi ĝin en ĝia tuta amplekso.

Se oni volas sufiĉe koni la kreinton de nia lingvo, liajn principojn, lian sentadon, lian celon, lian laboron kaj la historion de la tuta Esperanto-movado, oni nepre devas studadi la originalan verkaron de Zamenhof kaj ne nur liajn tradukojn. En la tradukoj li ja donas sian lingvon, sed cetere nur la pensojn de aliaj. En sia originala verkaro li donas siajn proprajn pensojn. Ĝi enhavas la tutan programon de lia vivo; ĝi montras lian grandan animon, lian idealismon, lian grandan laboremon kaj samtempe lian akuratecon, lian precizecon, lian konfidindecon