Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

§ 18.La elektado de la unua Akademio estos farata tiam, kiam la nombro de la kluboj de l’ Ligo atingos 25. Ĝis la elekto de la unua Akademio la „Provizora Administra Komitato“ konsistas el sinjoroj:

Hugo Barbeck,
Chr. Schmidt kaj
Joseph Gagel (ĉiuj en Nürnberg).

Sed antaŭ ol estos kreita la unua Akademio, en la lingvo Esperanto povas esti farata nenia eĉ la plej malgranda ŝanĝo.

§ 19.La Ligo estas oficiale fondita kaj la nuna Regularo de la Ligo[1] ricevas leĝan forton de la tago, kiam ĝi estis publikigita en la gazeto „La Esperantisto“. Se poste estos necese fari ian ŝanĝon en la Regularo de la Ligo, tiu ĉi ŝanĝo povas esti farata nur post la voĉdonado de ĉiuj kluboj de l’ Ligo, se montriĝos, ke ne malpli ol 3/4 de ĉiuj donitaj voĉoj konsentis je la proponita ŝanĝo.

N-ro 16.
paĝ. 49—50

Leopold Einstein

Wüster: Einst

Kutime orti citas ĉi tiun artikolon kiel „Nekrologo por Leopold Einstein“. Ĝi estas represita en „L’ Espérantiste“ de L. de Beaufront 1890 kaj de tie en „Germana Esperantisto“, 3. jaro, paĝ. 13—14 kaj 25—26.

[Einstein laŭ la „funebra sciigo“ sur paĝ. 48 de „La Esperantisto“ mortis la 8-an de Septembro 1890.]

Antaŭ kelkaj semajnoj mortis en Nürnberg post longa kaj malfacila suferado, sinjoro Leopold Einstein, unu el la plej varmaj kaj energiaj amikoj de nia afero, la aŭtoro de la verkoj „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“, „Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen“ kaj diversaj artikoloj en germanaj gazetoj. La mortinto estis la unua, kiu donis antaŭpuŝon al nia afero en Germanujo. Ĝis nia lingvo estis publikigita, li estis varmega volapükisto, batalis por Volapük kun fervoro kaj energio, kaj li tre multe helpis al la vastiĝo de tiu lingvo. (Li skribis ĉirkaŭ 200 artikolojn en diversaj gazetoj por Volapük.) Jam de la komenco li sendis la tutan malfortecon de la volapüka vortaro, sed, ne esperante, ke tiu ĉi demando estos iam solvita pli bone, kaj vidante, ke la diversaj novaj proponataj sistemoj estas nur efemeraj nepripensitaj provoj, kiuj volas detrui Volapükon, sed donas nenion pli bonan, li daŭrigis sian fervoran laboradon kaj batalis kontraŭ ĉiu nova propono. Sed ricevinte antaŭ 2 jaroj okaze

  1. La tekston de tiu ĉi Regularo en la lingvo esperanta, germana, franca aŭ angla oni povas ricevi ĉe s-ro Hugo Barbeck en Nürnberg po 50 pfenigoj por 10 ekzempleroj (kun poŝta transsendo 70 pfenigoj).