Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la unuan libron de nia lingvo kaj la „Duan Libron“, li tute ŝanĝiĝis. Malgraŭ lia aĝo (li havis tiam kvindek kvar jarojn), li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon kaj fariĝis ĝia varmega amiko. „La demando de lingvo tutmonda“, — li skribis al ni kelkan tempon poste, — „estas fine absolute solvita, kaj ĝoje mi sendas al vi koran gratulon pri tiu ĉi solvo. Kion mi longe atendis, tio fine venis. Laborante por Volapük, mi diris al mi, ke unu duono de tiu ĉi lingvo (la gramatiko) estas bona, sed la dua duono (la vortaro) estas malbona; sed mi timis ke nenio povos esti perfekta kaj unu parto devos suferi je la kosto de la dua. Sed en la ,Internacia‘[1], la unua parto kaj la dua estas solvitaj tre bone, kaj tial mi ekkrias kun plena certeco: la demando de lingvo internacia estas fine absolute solvita! Ĉar neniam povos esti kreita gramatiko pli simpla, ol en la Internacia, kaj nenia vortaro de lingvo internacia povos esti logike konstruita sur aliaj principoj, ol en la vortaro de la Internacia. Se en la Internacia estos eble trovitaj kelkaj eraroj, ili estos nur malgrandaĵoj, kiuj kun la tempo estos facile bonigitaj sen bezono rompi la sistemon. Kia ajn estos la estonta lingvo de l’ mondo, estas tute sendube, ke ĝi povas esti nur la Internacia aŭ en ĝia nuna formo, aŭ en formo iom ŝanĝita, nur en detaloj, sed ne en la fundamento. Alia fundamento estas ne ebla, kaj tial mi nun povas tute trankvile labori, ne timante jam, ke mi devos iam defali de la sistemo.“

Jam ok semajnojn post la aliĝo de Einstein eliris prese lia verko „La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“, kiu elvokis konfuzon inter la volapükistoj, kaj alportis al la aŭtoro grandan persekuton de ilia flanko. Ne povante respondi ion gravan kontraŭ la verko de Einstein, ili komencis batali kontraŭ li per la plej sentaktaj personaj atakoj kaj insultoj. Ne timigite de la atakoj, la mortinto daŭrigis energie bataladi; per vasta korespondado kaj dissendado de verkoj li serĉis amikojn por nia afero, kiom kaj kie li povis, kaj jam kelkajn monatojn post lia unua verko eliris lia verko polemika „Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen“. Li havis la intencon komenci vastan sisteman agitadon per publikaj legadoj en diversaj urboj; sed bedaŭrinde la sorto ne permesis al li tion ĉi fari; malfacila malsano alforĝis lin baldaŭ al la ĉambro; doloroj kaj suferoj ne permesis al li

  1. La kutimo, nomi la novan lingvon laŭ la pseŭdonimo de d-ro Zamenhof ankoraŭ ne ekzistis. „Internacia“ estas mallongiga esprimo de Einstein por „Lingvo Internacia“.