Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pensis. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la klubo Nurnberga ne bonaj, kaj, ne havante la eblon konsiliĝi kun mi pri tiuj ĉi punktoj, la klubo ŝanĝis la diritajn punktojn laŭ sia propra opinio. Kvankam la intencoj de la klubo estis bonaj kaj la ŝanĝoj ŝajnis tre malgrandaj kaj malgravaj, tamen efektive ili donis al la Regularo tute alian karakteron, ol ĝi devis havi. La afero estos klarigita kaj rebonigita en la venontaj numeroj. — Legante iafoje en la „Esperantisto“ artikolojn kun proponoj de diversaj ŝanĝoj en nia lingvo, vi tute vane timas, ke ni jam havas la intencon fari facilanime rompojn kaj ŝanĝojn en la lingvo. Vi povas esti tute certa, ke antaŭ ol ni decidiĝos fari ian eĉ la plej malgrandan ŝanĝon en la lingvo, ni ĝin longe kaj bone priparolos kaj prijuĝos publike, kaj ia ŝanĝo estos farita nur tiam, se ĝi montriĝos efektive necesa kaj se ĝi post matura priparolado estos akceptita de ĉiuj amikoj sen disputo kaj sen malordo. La artikoloj kun proponoj de ŝanĝoj, kiujn ni iafoje presas (kvankam la plej grandan parton de ili ni persone tute ne povas aprobi), ne havas ankoraŭ ian signifon praktikan — ili estas nur teoriaj preparoj, por ke iom post iom montriĝu, kiaj ŝanĝoj estas efektive necesaj kaj trovas la plej multe da sendisputaj aprobantoj, kaj por ke la proponoj, nun ankoraŭ eble erarantaj kaj ŝanceliĝantaj, lumigu la aferon ĉiuflanke kaj donu la puŝon al la ellaboriĝo de proponoj efektive kaj sendispute utilaj. En la venontaj numeroj ni donos kritikan analizon de ĉiuj proponataj ŝanĝoj en la lingvo kaj nian opinion pri tiuj proponoj kaj ni montros la vojon, per kiu la ŝanĝoj plej necesaj povos esti enkondukitaj sen ia malutilo al nia afero kaj sen rompado.

N-ro 19.
 

Al s-ro P. en Saratov. — Mi miras, ke mi jam longan tempon havas de vi nenian leteron. En la lasta tempo mi ofte rimarkas, ke leteroj skribitaj de amikoj al mi aŭ de mi al amikoj — perdiĝas en la vojo, kaj de tio ĉi venas neatenditaj malagrablaĵoj. Ricevinte de mi nenian respondon je sia vasta letero, la korespondanto ofendiĝas aŭ timas, ke li estas maloportuna al mi per sia skribado, kaj tial li ĉesigas sian korespondadon. Sed se iu ne ricevas de mi respondon, la kulpo plej parte estas ne mia. Per ĉiu, eĉ per la plej sensignifa, letero la amikoj de nia afero alportas al mi ne malkontenton, sed nur plezuron, kaj mi respondas ĉiun leteron, kiam mi nur trovas minuton da tempo. Tial mi nun uzas la okazon kaj petas ĉiujn, kiuj skribas al mi leterojn kaj ne ricevas respondon, — ke ili ne vidu en ĝi ian malĝentilecon aŭ fierecon de mia flanko, sed ke ili diru al si simple: kredeble li ne ricevis mian leteron aŭ mi ne ricevis lian respondon, kaj tial mi skribu al li ankoraŭ unu fojon. Al mi oni povas skribi leterojn eĉ la plej longajn: tamen se mi mem iam skribas tro mallonge aŭ malfrue, oni volu pardoni al mi, ĉar mia tempo estas tre okupita.