Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ponis en la N-ro 3 de la „Esperantisto“ fondi Ligon internacian de niaj amikoj. Kelkan tempon post la preso de mia propono mi trovis min persone en tia nedifinita situacio, ke mi ne sciis, kie kaj kiam mi devos loĝi kaj ĉu mi povos en la daŭro de kelka tempo aktive preni parton en nia afero. Tial, timante ke nia afero ne rompiĝu en la mezo, mi decidis rapidigi la kreiĝon de la Ligo kaj, ne perdante tempon, mi sendis al la redakcio de la „Esperantisto“ mian propran Regularon kune kun antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia rapidado. Ricevinte mian Regularon, la redakcio de la „Esperantisto“ dissendis sian nemotivitan cirkuleron pri la fondiĝo de la Ligo kaj pri la Provizora Komitato. La No. 6 alportis mian Regularon, sed tiu ĉi Regularo, subskribita de mia nomo, estis por mi mem ne malgranda surprizo, ĉar mi trovis en ĝi kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la afero tute alian fizionomion[1].

Tiuj ĉi malfeliĉaj ŝanĝoj estis pura blinda okazo. Por ke la legantoj ne pensu, ke la redakcio ilin faris en ia malbona intenco, mi diros antaŭ ĉio kelkajn vortojn pri la kaŭzoj de tiuj ĉi ŝanĝoj. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la redakcio ne bonaj kaj elvokis la timon, ke la Regularo estos ne bone akceptita aŭ tute ne efektivigebla. En ĉia alia tempo la redakcio kredeble skribus al mi sian opinion, mi responde klarigus al ĝi la signifon kaj la celon de la demandaj punktoj kaj ĉio fariĝus bone. Sed en la tiamaj cirkonstancoj la konsiliĝo devus okupi tro multe da tempo, kaj la tempo ŝajnis tre kara. Tial, por ne perdi tempon, la redakcio faris mem kelkajn ŝanĝojn en la punktoj, kiuj ŝajnis al ĝi ne bonaj; la redakcio povis ĝin fari kun tiom pli granda rajto, ke la ŝanĝoj je l’ unua rigardo efektive ŝajnis tre malgravaj kaj sensignifaj kaj povantaj havi nenian influon sur la komunan karakteron de la Regularo. Sed bedaŭrinde tiuj ĉi ŝanĝoj, je l’ unua rigardo tiel malgravaj, donis rezultaton tute neatenditan.

Mi ne analizos la tutan signifon de la faritaj ŝanĝoj, mi diros nur kelkajn vortojn pri ilia komuna karaktero. Verkante mian Regularon (kiun mi longe pripensadis), mi havis antaŭ la okuloj la specialan situacion, en kiu sin trovas la plej granda parto de niaj amikoj, kaj la sperton, kiun donis al mi mia trijara laborado en nia afero. Ne estante kaj ne povante ankoraŭ esti societo oficiala, havante siajn membrojn en diversaj landoj sub diversaj leĝoj kaj kondiĉoj, nia Ligo ne povis esti konstruita sur tiuj samaj principoj, kiel aliaj societoj. La ĉefaj principoj, sur kiuj mi fondis mian Regularon, estis:

1. Nia lingvo, kiel ĉia alia lingvo, la plej bone devus esti tute libera kaj sendependa de ĉia leĝdonanta institucio kaj disvolviĝadi laŭ vojo natura; sed se ni jam transdonas la sorton de nia afero al ia institucio, ni povas ĝin fari nur tiam, kiam ni vidas, ke tiu ĉi

  1. komp. II. 15.