Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ankaŭ en la plej bagatelaj aferoj, lian internan evoluadon de post la apero de lia unua broŝuro ĝis la fino de lia vivo. Ĝi montras la movadon en la unuaj jaroj, la unuajn eksperimentojn organizajn, la malfacilaĵojn — la multegajn! — kiujn Zamenhof devis venki, la malfacilaĵojn tre ofte kaŭzitajn pli de la anoj de lia ideo ol de la malamikoj. Ĝi montras, kiel prave oni povas diri pri nia Esperanto-ideo: „Ĉiu nova ideo estas malhelpata per du kategorioj de kontraŭuloj, per tiu de la malbonintencaj malamikoj kaj per tiu de la nesaĝaj amikoj.“ Multon oni povos lerni el la materialo de ĉi tiu libro kiel propagandisto kaj organizanto. Mi deziras, doni per mia kolekto al la esperantistaro libron necesan kaj praktikan, helpon por la studado de nia historio, interesan dokumentaron por la seriozuloj en niaj rondoj, materialon taŭgan por science studantoj kaj verkantoj, cetere stilajn modelojn de la plej kompetenta esperantisto.

En mian kolekton mi akceptis ĉiujn originalaĵojn de d-ro Zamenhof, sed ne tion, kio rilatas la Esperanto-lingvon nur koncerne gramatikon kaj vortaron. Do, mi ankaŭ ne akceptis la „Lingvajn Respondojn“ (pri kelkaj esceptoj vidu malsupre!), kiuj cetere jam estas kolektitaj kaj eldonitaj laŭsisteme. Kiu komprenas la celon de mia libro, ankaŭ komprenos, kial mi ne faris tion.


La Originala Verkaro de d-ro Zamenhof konsistas el: artikoloj, paroladoj, leteroj, poemoj.

La „Artikolojn“ mi enordigis laŭ maniero, kies utilo evidentiĝos el la kolekto mem, en la 3 unuajn partojn:

I. „Antaŭparoloj“ al lernolibroj kaj aliaj verkoj. Ili rilatas la programon, la ĝeneralajn principojn de nia lingvo.

II. „Gazetartikoloj“, kiujn Zamenhof skribis kaj kiel aŭtoro de Esperanto kaj kiel redaktanto de la unua esperantista gazeto. Ili rilatas organizadon, movadon, propagandon, historion, literaturon de Esperanto. Parte ili estas skribitaj anonime aŭ pseŭdonime. — Mi tre detale esploris la demandon, kiuj partoj de „La Esperantisto“ estas verkitaj de Zamenhof mem. La principojn, laŭ kiuj mi konstatis la Zamenhofecon de la unuopaj artikoloj, mi ne ĉi tie priparolu; sed mi povas aserti, ke ili estas konfidindaj. La legantaro miros pri la „fekundeco“ de Zamenhof dum la unuaj jaroj de nia movado kaj pri la multaj artikoloj skribitaj de li, pri kiuj la hodiaŭa generacio ne plu scias ion. Tre ofte Zamenhof redaktis kaj korektis la tutan tekston de „La Esperantisto“, sed mi ne