Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekscitadi, ne timante la ridon de skeptikuloj kaj ne perdante la energion, kiam ni vidas, ke diversaj malfortaj animoj, kiuj en la komenco estis tiel varmegaj, baldaŭ tute forgesas pri nia afero. Tia ĉiam estis la historio de ĉiu nova utila ideo. En la unuaj kelkaj jaroj ni devas konstante senlace labori; sed post kelkaj jaroj nia afero staros jam forte kaj laborados por si jam mem, kaj tiam la skeptikuloj dankos al ni por nia nefortimigita laborado kaj la malfortaj animoj hontos pro sia manko de konstanteco.

N-ro 25.
paĝ. 55

Novaĵoj

Ni rekomencas la interrompitan publikigadon de la dissendataj vortaretoj, kiun ni nun akurate daŭrigados. En la lastaj monatoj venigis: s-ro J. Puĉkovski el Kjaĥta 500 vortaretojn; s-ro Chr. Schmidt el Nurnbergo (per kelkaj fojoj kune) 500 v.; s-ro A. J. Runstedt el Vedum 200 v. — De nun ni ĉiam presados sur tiu ĉi loko la nomojn de ĉiuj personoj, kiuj venigas por disdonado aŭ dissendado ne malpli ol 100 malgrandajn vortaretojn aŭ ne malpli ol 10 lernolibrojn de nia lingvo (en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj).

N-ro 26.
 

Post kelkaj tagoj eliros nova paralela eldono de nia lernolibro por Rusoj, kiu estos tre grava por la propagando de nia afero. Ĝi havos formon de malgranda poŝa libreto, kaj oni povos ĝin ĉiam tre oportune porti en kelkaj ekzempleroj en la poŝo por montri aŭ disdoni ĝin al diversaj novaj personoj ĉe l’ okazo. La libreto enhavos: 1. malgrandan antaŭparolon paralele en la lingvoj rusa kaj esperanta; 2. versaĵon en Esperanto kun rusa traduko; 3. plenan gramatikon; 4. tabelon de ĉiuj prefiksoj kaj sufiksoj kune kun ekzemploj por ĉiu el ili; 5. vortaron esperanta-rusan (pli plenan ol en la unua eldono); 6. vortaron rusa-esperantan; 7. nomaron de nia tuta literaturo kaj 8. blanketon por subskribi por la personoj, kiuj volas esti enprenitaj en la adresaron de la esperantistoj. La venda kosto de tiu ĉi libreto estos tre malgranda (2 rubloj por 25 ekzempleroj jam kune kun la poŝta transsendo; unu ekzemplero 10 kop.). Se la verketo plaĉos al niaj amikoj kaj se la kostoj de la presado estos kovritaj, tiu ĉi verketo estos iom post iom eldonita ankaŭ en diversaj aliaj lingvoj.

N-ro 27.
Z Respondoj al la amikoj

Al s-ro C. en Cape-Town (Suda Afriko). — Per poŝta karto mi siatempe respondis al vi je via letero, sed post kelka tempo la poŝto redonis al mi la karton kun la surskribo, ke por via lando poŝtaj kartoj ne estas akceptataj. Tiam mi sendis al vi jam leteron kovritan kaj mi petas vin sciigi min, ĉu vi ĝin ricevis.