Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

strangaĵo: Ne volonte arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn, kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo, en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio esperanta), ĉar alie, trovante en verko esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj jaroj la skribado „Byron“ anstataŭ „Bajron“ aŭ „Göthe“ anstataŭ „Gete“ kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun kategorian, difinitan kaj ĉiam-devigan regulon por la skribado de nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio Esperanta, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos al niaj manoj. Al tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli detala artikolo[1]; sed ĝis la demando estos definite decidita per la uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos komprenebla por la leganto.

N-ro 30.
 

Al s-ro G. en Odeso. — Vi miras, ke por la Ligo de Esperantistoj estas verkita tia stranga kanto, kiu kun la celo kaj la esenco de la Ligo havas preskaŭ nenion komunan. Tute prave vi skribas: „kial ni devas forĵeti ĉion teran? festi senzorge kaj sendolore? Serĉi lumon per vereco kaj virton per justeco estas tre bele, sed diri, ke tio ĉi devas esti la celo de nia Ligo, ni povas tiel same malmulte, kiel ekzemple diri, ke nia celo estas respekti maljunulojn, kio ja ankaŭ estas tre bela afero!“ Jes, sinjoro, vi estas tute prava; sed vi devas scii, ke la „Kanto de l’ Ligo“ presita en la No. 7 tute ne estas la kanto de l’ „Ligo de Esperantistoj“, kvankam la nomo de la kanto, ĝia presado tuj post la Regularo kaj la muzikaj notoj al tiu ĉi kanto aldonitaj al la No. 8 devis supozigi, ke la kanto estas verkita speciale por la Ligo de Esperantistoj. Ankoraŭ antaŭ 6—8 monatoj laŭ la peto de la redakcio ni tradukis por la „Esperantisto“ diversajn kantojn, kaj inter ili ankaŭ la germanan kanton „Bundeslied“. La kantoj kuŝis

  1. komp. II. 35.