Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kelkan tempon ne uzataj, kaj ĝi estas nur pura okazo, ke unu el ili, portante okaze la nomon „Kanto de l’ Ligo“, estis presita en la gazeto ĝuste post la fondo de la Ligo de Esperantistoj. Speciale kun la Ligo Esperanto tiu ĉi kanto havas nenion komunan.

N-ro 31.
paĝ. 57

Al niaj abonantoj

Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gazeto. Ne facila estis por ni tiu ĉi jaro; diversaj cirkonstancoj ne lasis nin labori tiel, kiel ni volis; sed nun ĉiuj malhelpoj estas jam forigitaj, nia afero iras denove regule kaj bone kaj kun trankvila animo ni povas nun rigardi en la estontecon. Ni ĉiam senlace laborados por nia afero kaj ni ne dubas, ke ankaŭ ĉiujn amikojn de nia afero ni ĉiam fidele[1] trovos sub nia standardo.

Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni memorigi, ke ilia tempo de abonado finiĝis kun tiu ĉi numero kaj ni atendas de ilia flanko novan abonon. De januaro 1891 ni akceptados abonon nur por tuta jaro kaj tial la abonantoj, kies tempo de abonado nun finiĝis, faros la plej bone, se ili sendos nun la abonan pagon ĝis la fino de l’ jaro 1891 (4 markoj 60 pfenigoj aŭ 2 rubloj). Tiu ĉi maniero estos la plej oportuna ne sole por ni, sed ankaŭ por niaj abonantoj. La abonantojn, kiuj, ne sciante ankoraŭ pri la nova ordo, sendis jam la pagon pli ol ĝis januaro 1891, t. e. ekzemple ĝis Aprilo, Julio aŭ Oktobro, ni petas, ke ili alsendu ankoraŭ la mankantan pagon ĝis la fino de 1891, por ke ni povu de nun ĉiam kalkuladi de Januaro ĝis Januaro, ne devante konduki kalkulojn kun tre malgrandaj sumetoj por ĉiu kvaronjaro aparte.

Al tiu ĉi numero estas aldonita, kiel aparta folieto, la nomaro de ĉiuj abonantoj, kiuj pagis al ni por la kvara ¼ jaro (No. 10, 11 kaj 12).

N-ro 32.
paĝ. 57—58

Z Pri la Ligo[2]

Apenaŭ en la No. 3 montriĝis mia invito fondi Ligon, mi komencis ricevadi de multaj flankoj avertojn kontraŭ tiu ĉi paŝo. Sinjoroj Einstein, Grabowski, de Wahl, de Majnov, Geoghegan, sinjorino Olga L. kaj multaj aliaj penis deturni min de la fondado de Ligo, memorigis al mi la malfeliĉan sperton de la Akademio Volapüka kaj la danĝeron, kiun la multkapeco alportus al nia juna afero. „La paca natura vojo“, ili skribis, „laŭ kiu nia afero iris ĝis hodiaŭ, estas la plej bona, kaj oni ne devas riski novaĵon, se la malnovaĵo estas bona“… „La ,Esperantisto‘ estas nia plej bona Ligo; ĝi kolektas ĉirkaŭ si ĉiujn amikojn de nia afero, ĝi montras al ili, kion fari, kaj ĝi ligas inter

  1. tiel!
  2. fino de l’ artikolo II. 22.