Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per unu vorto, kiel ajn malagrabla[1] ĝi estas, ni devas konfesi, ke ŝajnas al ni, ke la „Ligo“ estas infano malvive naskita. Ne estas ankoraŭ tempo diri ion difinitan pri la Ligo, nek por[2], nek kontraŭ, kaj iam poste ni eble ankoraŭ revenos al tiu ĉi demando; sed nun ni devas ankoraŭ nin gardi fari ian paŝon decidan, antaŭ ol la demando estis bone pripensita kaj priparolita. Tiel la nuna stato de la demando estas:

1. La Ligo ankoraŭ ne ekzistas.

2. La Regularo donita en la No. 6 de la „Esperantisto“ estas nur projekto; ankaŭ mia propra Regularo, kies principojn mi supre klarigis, estas nur projekto.

3. La ordo en nia afero restas ankoraŭ en ĉio tute tiu sama, kiel ĝi estis antaŭ la propono en la No 3 de nia gazeto.

4. La sumoj de mono, kiuj ĝis nun envenis en la provizoran kason de la Ligo, restas en la dispono de la klubo Nurnberga, kiu povas ilin uzi por la celoj de nia afero laŭ sia propra bontrovo kaj sciigos per la „Esperantisto“ la manieron, en kiu ĝi ilin uzis.

5. Personoj, kiuj volas fari oferojn por nia afero, povas sendi sian monon laŭ sia propra plaĉo aŭ al L. Zamenhof, aŭ al Chr. Schmidt, aŭ al iaj aliaj personoj, kiuj esprimis la deziron entrepreni ion por nia afero. La ricevantoj de oferoj donadas en la „Esperantisto“ kalkulon pri la uzita mono.

6. La lingvo mem restas tute sendependa de ia persono aŭ institucio; ĝi estas komuna apartenaĵo de ĉiuj esperantistoj kaj progresas laŭ vojo natura, kiel ĉiuj aliaj lingvoj. La lingvo ne estas fermita kontraŭ novenkondukaĵoj; sed, kiel en ĉiu alia lingvo, la ennovaĵoj estas farataj sub la persona respondeco de iliaj aŭtoroj. Ĉiu nova formo estos nomata bona kaj regula nur tiam, kiam ĝi estos akceptita kaj uzata de la plejmulto de la skribantoj.

Tamen vidinte, ke kelkaj amikoj ne bone komprenas tiun ĉi sendependecon de la lingvo kaj liberecon de la stilo, mi uzas nun la okazon por diri pri ĝi kelkajn vortojn. El la cirkonstanco, ke mi unuforme korektas la stilon en ĉiuj artikoloj alsendataj por la „Esperantisto“, unu amiko konkludis, ke mi batalas kontraŭ la libereco de la stilo. Sed se li nur ĵetus rigardon sur tion, kio estas farata en ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj ja tute certe estas sendependaj, li facile vidus, ke lia konkludo estas tute erara. Rilate la verkojn, kiujn la diversaj aŭtoroj eldonas sub siaj[3] propra respondeco kaj kostoj, mi neniam batalis kontraŭ ilia stilo, mi neniam protestis eĉ per unu vorto en la nomo de iaj rajtoj de aŭtoro. (Tiel ekzemple la diligentaj legantoj povis rimarki, ke en kelkaj elirintaj verkoj estas trovataj pecoj kun tia stilo, kiun aprobi ne povus ne sole mi, sed neniu en la mondo

  1. teksto: malagrable.
  2. teksto: pro.
  3. teksto: sia.