Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj eĉ la aŭtoroj mem, se ili atente tralegus sian verkon; tamen ĉu mi iam elparolis ian „veto“[1]? En siaj sendependaj verkoj la aŭtoroj povas ŝangi la stilon, kiom ili volas, uzi ne sole aliajn vortojn ol mi uzas, sed eĉ ŝanĝi la formojn gramatikajn — mi neniam protestos. ĉu ilia stilo plaĉos aŭ ne plaĉos, ĉu iliaj verkoj estos legataj aŭ forĵetitaj kaj forgesitaj, ĉu iliaj ennovaĵoj estos akceptitaj — ĉio estas propra afero de la aŭtoroj mem. Sed en verkoj aŭ gazetoj, kiuj eliras sub mia morala respondeco, estas ja afero tute natura, se mi penas, ke la stilo estu tia, kiu estas bona en miaj okuloj. Oni povus eble trovi, ke ĉar mi la plej multe laboras, skribas kaj eldonas, mia voĉo estos la plej influa; sed laboru kaj eldonu vi pli multe — kaj via voĉo estos pli influa ol mia. Se mi ne pretendas je pli multe da rajtoj ol ĉiu alia esperantisto, oni ne certe ja povas postuli, ke mi havu pli malmulte ol ĉiu alia. Cetere, se mi eĉ mem volus esti tute senvoĉa — kion dirus miaj legantoj, se sub la redakcio de unu sama persono ili ricevus pecojn kun multkolora stilo?

Ni montris la nunan staton de nia afero, aŭ almenaŭ la punkton de vidado, sur kiu nun staros nia gazeto. Eble ni revenos ankoraŭ al tiu ĉi demando — se la legantoj ĝin deziros — aŭ per apartaj artikoloj, aŭ per respondoj al la amikoj.

N-ro 33.
paĝ. 60

Z Respondoj al la amikoj

Al s-ro K. en Boguĉar. — Mi jam respondis al vi per letero, sed ĉar tiun saman demandon mi ricevis ankaŭ de kelkaj aliaj personoj, mi donos pli detalan respondon tie ĉi. Ŝanĝi la nomon de nia lingvo, nun estus tre malutile, ĉar la publiko pensos, ke ĝi estas ia nova lingvo kaj tiel, anstataŭ fortigi nian aferon, ni ĝin nur malfortigus. La plej granda parto de la publiko estas tute indiferenta por ĉia nova afero, la plej gravan aferon ĝi lasas sen atento, se tiu ĉi afero ne fariĝis ankoraŭ sufiĉe moda, kaj la plej sensencan bagatelon la tuta amaso de l’ mondo baldaŭ akceptas, se ĝi nur estas en modo. Tiun ĉi karakteran econ de la publiko ni devas ĉiam bone memori, se ni volas, ke nia afero sukcesu. Se la publika amaso konstante aŭdados la nomon de nia afero, ĝi ekmemoras ĝin, ĝi kutimos ĝin respekti kiel aferon fortan kaj ĉiam plifortiĝantan, kaj pli aŭ malpli frue la plej indiferentaj aliĝos al ni; sed rekte kontraŭan rezultaton ni atingos, se ni ofte ŝanĝados la nomon de nia afero, — kun ĉiu nova ŝanĝo ni devos denove komenci la batalon kontraŭ la indiferenteco, kaj en la okuloj de la publiko, kiu longan tempon konas nur la nomojn

  1. latina vorto = mi malpermesas.