Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

povas konstati, ĝis kia grado. La artikoloj, represitaj de mi, certe ĉiuj estas de Zamenhof. Estis por mi ne tro malfacile, konstati, ĉu artikolo estas verkita de Zamenhof mem aŭ ne, ĉar mi havis superrigardon super ĉiuj numeroj de ĉiuj jarkolektoj de „La Esperantisto“. Laŭ la principo, aludita de mi, mi el ĝi akceptis por mia kolekto ne la unuopajn proponojn pri reformoj en la gramatiko kaj vortaro (ili havas intereson nur por filologo kaj tute ne influis la evoluadon de nia lingvo). Cetere d-ro Zamenhof mem, kiu ĉiam montris tute malavaran sintenadon rilate la represigon de siaj artikoloj, estis kontraŭ la represigo de tiuj partoj el „La Esperantisto“. Do, mi sentas tion mia devo, respekti lian deziron (komp. V. 308, la leteron al la Direktanta Komitato de „British Esperanto-Association“ de la 23. VI. 1907 en la parto „Leteroj“). Tamen mi akceptis la artikolojn, kiuj ĝenerale rilatas reformojn de la lingvo antaŭ la eldono de la „Fundamento“, ĉar ilian represigon li ne malpermesis.

III. „Traktaĵoj“ pri specialaj temoj, kiuj ne rekte rilatas Esperanton, sed la ĝeneralan ideon de mondhelplingvo, aŭ la lingvon Volapük, aŭ politikajn kaj religiajn ideojn de Zamenhof. Estas rekomendinde, disigi ilin de la aliaj artikoloj.

La tri aliaj partoj ampleksas la paroladojn, leterojn, poemojn.

IV. Laŭ mia scio ĉi tiu parto „Paroladoj“ estas tute kompleta. Zamenhof ja verŝajne ankaŭ faris aliajn paroladojn, sed ni ne plu havas la koncernajn manuskriptojn aŭ la stenografiitan tekston.

V. La parto „Leteroj“ enhavas 2 subpartojn;
la 1-a enhavas leterojn, kiuj jam aperis presitaj. Ĝi eble ne tute, tamen ĝi iomete estas kompleta,
la 2-a enhavas leterojn, kiuj ĝis nun ne estas publikigitaj. Ĉi tiu subparto tute ne celas kompletecon.

Zamenhof skribis fakte kolosan kvanton da leteroj privataj, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Ĝenerale mi donos nur leterojn skribitajn en Esperanto, tamen kelkajn ankaŭ en alia lingvo, precipe tiujn el la tempo, kiam pro la politika situacio, dum la granda milito, ne estis permesate al li, forsendi leterojn en Esperanto. El la afable alsenditaj al mi originaloj kaj kopioj mi devis elekti ĉiujn, kiuj estas rilate iun ajn — ofte ne tuj rimarkeblan — punkton iel ajn gravaj por la vivo kaj laboro de d-ro Zamenhof mem kaj por la historio de nia movado en la plej vasta senco de l’ vorto. Poste mi ankaŭ akceptis kelkajn al diversaj personoj, por montri kiel