Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 35.
paĝ. 1—3

Pri la alfabeto

La alfabeto de nia lingvo konsistas el 28 literoj, kiuj servas por esprimi la sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj. Tiuj ĉi 28 sonoj ne ekzistas ie aparte en formo difinita kaj severe limita[1]; ili estas post longa pripensado kaj provado elektitaj el la grandega nombro da diversaj sonoj trovataj en la diversaj homaj lingvoj. Enpreni en nian lingvon ĉiujn sonojn, kiuj ekzistas en ĉiuj lingvoj, estus absolute ne eble, kaj se ĝi eĉ estus ebla — ĝi estus tute neoportuna[2]. La nombro de la sonoj estas tute senlima kaj la nuancoj de unu sama sono en malegalaj lingvoj estas tiel multaj, tiel malfacile difineblaj aŭ diferencigeblaj, ke neniu, se li eĉ konus perfekte ĉiujn lingvojn de la tuta mondo, neniam povos diri eĉ proksimume, kiom da sonoj ekzistas en la homaj lingvoj. Se la nombro de la sonoj eĉ estus difinebla, ellerni ilin ĉiujn kaj diferencigi en la uzado estus preskaŭ tute neeble eĉ por la plej granda instruitulo, kiu volus oferi al la lernado de la alfabeto mem tre multe da tempo kaj havus la plej delikatan orelon kaj la plej flekseblajn organojn de parolado.

El la senlima nombro da sonoj ĉiu ekzistanta lingvo elektis por si nur certan difinitan kolekton kaj ĉiujn aliajn forĵetis. Tiel ni devis fari ankaŭ kun nia lingvo: ni elektis[3] certan nombron da sonoj, kiuj formis la alfabeton de nia lingvo, kaj ĉiuj ceteraj sonoj ne trovis uzadon en nia lingvo. Neniu dubos, ke alie ĝi tute ne povis esti farita, se ni ne volis, ke nia lingvo estu scienca ludilo interesa eble por 2—3 personoj en la tuta mondo, sed tute ne uzebla por la granda publiko kaj havanta nenian praktikan taŭgon.

Tiel la lingvo Esperanto, kiel ĉiu alia lingvo, havas klare difinitan nombron da sonoj aŭ literoj kaj nenia nova vorto en tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en la kadro de ĝia alfabeto. Obei tiun ĉi principan regulon en la kreado de vortoj estas afero tiel simpla kaj facila, ke ni ne bezonas tute pri ĝi paroli. Sed iafoje ni estas en tia situacio, ke ni devas uzi fremdajn sonojn, kiuj ne havas por si literon en nia alfabeto (tiu ĉi situacio dependas kompreneble ne de la speciala konstruo de nia lingvo, sed ĝi havas lokon ankaŭ kun ĉiu alia lingvo); ĝi estas tiam, kiam ni devas uzi

  1. tiel!
  2. teksto: neoportune.
  3. Krom la tuta enhavo de la artikolo, kiu montras lingvajn konojn, kiajn havis nur Zamenhof, ĉi tiu frazo ŝajnas al mi la speciala pruvo por la Zamenhofeco. Sed ankoraŭ pli ĝi estas pruvata per tio, kion oni legas en II. 29 (speciale en la lasta frazo!).