Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita kaj akceptita ia bona difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla kaj ankaŭ la plej bona kaj celinda estas la lasta maniero, kaj kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike laŭ la sonaro kaj ortografio kaj kun karaktero pure esperanta, t. e. el la 3 manieroj, pri kiuj ni parolis supre kun la tempo sendube enfortikiĝos nur unu sola por ĉiuj nomoj — la maniero tria. Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi ankoraŭ al ĉiu esperantisto liberan elekton inter ĉiuj 3 diritaj manieroj. Ni permesas al ni nur doni kelkajn konsilojn por la elektado de tiu aŭ alia maniero:

a) laŭ la maniero unua ni konsilas uzadi la nomojn familiajn de ĉiuj personoj (esceptinte tiujn, kiuj mem esperantigas sian nomon) kaj tiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante ne gravaj kaj ne ofte renkontataj, ne povas esperi baldaŭ kutimigi la publikon al sia formo pure esperanta, aŭ kies ortografio nacia estas tiel malegala je la ortografio esperanta, ke akceptinte formon esperantan ili riskas fariĝi tute nerekoneblaj por la legantoj;

b) laŭ la maniero dua ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn, kiuj en sia lingvo estas skribataj per alfabeto ne latina kaj tial ne riskas, ke en ortografio esperanta ili fariĝos nerekoneblaj aŭ strangaj[1];

c) laŭ la maniero tria ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante gravaj kaj ofte renkontataj, povas esti rigardataj preskaŭ kiel vortoj en nia vortaro kaj, estante ofte ripetataj, prezentus dissonancon en nia lingvo, se ili ne havus karakteron pure esperantan.

Niajn konsilojn ni donas ne kiel regulojn[2], sed nur kiel rimedon[3] por pacigi la logikon kun la tradicio, kun kiu rompi subite per unu fojo estus iom danĝere. Sed por kiu la skribado laŭ 3 diversaj manieroj estas malfacila, aŭ kiu dubas, kiun manieron uzi por tiu aŭ alia nomo, — tiu ĉiam faros la plej bone, se li uzos la manieron trian, ĉar tiu ĉi maniero de uzado estas ĉiam bona kaj regula kaj, kiel mi jam diris, poste kun la tempo ĝi kredeble fariĝos la sola maniero de uzado por ĉiuj nomoj.

II. Sed iafoje ni estas en la situacio, ke ni devas esprimi ne la signifon de ia nomo aŭ fremda vorto, sed ĝian precizan sonadon, kaj tiam ni devas figure prezenti sonojn, kiuj en nia

  1. Se ni la rusajn adresojn de niaj amikoj skribas ordinare laŭ ortografio germana, franca k. s., ni faras ĝin pro celoj poŝtaj.
  2. teksto: reguloj.
  3. teksto: rimedo.